En la drinkejo

"Trans la steloj estas jam skribite,
ke mi devas vivi nur trompite.
Kiel vermo florpetalon mordas,
tiel koron amdoloro tordas.

Vivo, vivo, vi kruela vivo!
Mi ne volas morti pro l' soifo.
Se la kison ŝparas l' amatino,
estu en la glaso fajra, ruĝa vino!

Drinkejmastro, ruĝan vinon donu!
Hej, cigano, la muziko sonu!
Mi forgesi, ebriiĝi volas,
dum en koro amdoloro bolas.

Se sufiĉis la muzik' kaj vino,
se ekdormis amdolor' en sino,
se prifajfos mi la am-forpason,
kiel ŝi la koron, rompos mi la glason.

Pro diablo! Hej, cigan', fripono,
aĉe veas via violono!
Tiel knaras kordoj sub la arĉo,
kiel kat' rabia en la marĉo.

Drinkejmastro, vinon mi ordonis,
ruĝan vinon... Vi vinagron donis.
Tiel aĉa estas via vino,
kiel kis' perfida de la amatino.

Jam sufiĉe!... Eĉ pli ol sufiĉe...
Porksimile gruntas mi feliĉe.
La okulojn streĉi mi ne povas...
He!... Ĉirkaŭe ĉio sin ekmovas...

Sin balancas la piedoj lace...
kaj la kap'... peziĝas jam minace.
Mi ne scias, sonĝ' aŭ ver' de l' vino,
sed mi sentas vangofrapojn de l' edzino."