En la tombejo

En tombejo vagadis mi.
Loganta gesto de l' morto
min vokis.
Nuda rido de homkrani'
ĉe l' vojo plende pri l' sorto
nur mokis.

Mi, kun tim' de vivanta hom'
rifuĝi penis, sed vane,
per kuro, ...
ĉar ĉi nevidebla fantom'
min pele sekvis rikane...
Teruro!

,,Vin mi volas ankoraŭ Viv'!"
eliĝis krio de l' koro
naiva.
"Supren! Supren! Ne al dekliv'!
Barakti eĉ en doloro,
sed viva!"

Penso pri la putranta karn',
pri la postmorta nenio
plorplendis
kaj subite por mia larm'
kompaton dolĉan la Dio
alsendis.

Sur tombaro la flor', cipres'
odoron spiris: vivantan
konsolon
kaj komprenis mi en konfes'
de muta vorto konstantan
simbolon.

,,Novan vivon ja naskas la mort'!
Nin vidu! Kredu sen tremo,
doloro!"
Por ĉi muta konsola vort'
mi dankas Vin per poemo,
Sinjoro!!