Ĝemo

De sango ŝvelanta buŝeto via,
kiel ĉerizo matura ridetas.
Sur vango beleco majeste dia,
kiel radioj de l' suno briletas,
sed koron vi havas demonan,
doloron ekvekas sensonan
la muta plendado de l' koro
dum ama horo...
(Nikolsk-Ussurijsk)