Inter kaptitoj

"Kial vi ploras samsortan'?
Ĉu vin turmentas la malsan'?"
"Ne! La ekstera vintra frost'
sin trapenetris ĝis la ost'...
Pro la glacia spir-nebul'
larmas silente la okul'..."

"Strange! La fajro de la forn'
varme nin lulas nun al dorm'!"
"Pravas vi! Penson pri mizer'
portas mi larme kun sufer',
ĉar hejme vokas min infan',
eble malsana nun, sen pan'..."
(Berezovka)