Interrompita romano

Ĉe stratangulo, en lumgarb' de lampo
knabino juna staras en silent'.
Similas ŝi al orfa flor' de l' kampo,
petalojn jam perdinta pro la vent'.

Okuloj ŝiaj bluode l' cejanoj
karese vokas ŝajne sen dezir',
La rid' de l' lipoj kaj graci' de l' manoj
feliĉon donus ŝajne por la vir'.

Al ŝi proksime, jen, junul' naiva
apude staras en ĵaluza gard'.
Silentas li, sed tamen sento viva
konfesas amon pere de l' rigard'.

Komprenas ŝi la sonĝojn de l' revanto,
per pensokis' dankplene tuŝas lin,
ĉar ankaŭ ŝi ja estis revamanto:
je paca hejm' sopiris la anim'...

Kaj nun la sent', en noktsilenta strato,
profundan amon vekas en la kor',...
sed ve! jam finas sorto sen kompato
romanon ĉarman de l' malfrua hor'...

Jen venas viro, kaj li voke signas,
per oro pagos por la ĝuavid'...
Junulo larme kun dolor' rezignas,
dum dance iras ŝi kun plora rid'.