Kanto de Piero
Muziko de M. Sárosi

Dum karnaval' Piero juna
en mano kun eta gitar'
kantis kun ĝoj' pri l' amo suna,
pri l' kisoj, pri l' nokta stelar'.
Kaj sonis kant'. Ĝi treme trilis.
Petolis kun rido Amor'...
Okuloj junaj febre brilis
pro dolĉa sento de la kor'.

"Blonda Pierino,
vi ĉarma floret'!
Blonda Pierino,
vi kaptis per ret'
de l' amo senta, pura, silenta',
koron flamantan dum la printemp'.
Blonda Pierino,
do amu vi min!
Blonda Pierino,
ja homa destin',
ke la plezuroj de la juneco:
rideto, kiso... ama sent'."

Dum karnaval' post longaj jaroj
Piero kun rusta.gitar'
renkontis ŝin kun blankaj haroj
sub odoranta foliar'.
Kaj sonis kant'. Ĝi treme trilis.
Funebris en koro Amor'.
Okuloj lacaj larme brilis
pro vana sento de la kor'.

"Blanka Pierino,
la sankta flamet'
vane flagretadas
en via koret'!
Blankiĝis haroj, flugis for jaroj,
restis jam sole — amrememor'.
Blanka Pierino,
konsolu do vin,
Blanka Pierino,
la homa destin':
la tragedio de l' maljuneco,
ke juna restas... nur la kor'."
Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)