Kiel la homo...

Ĉiu kikerikanta koko
pensas, ke pro l' matena voko
aperas la suno ĉe la horizont'.

Ĉiu fieras sur la sterko
pri la sunvoka himna verko,
per kiu la lumon li portas al mond'.

Tamen subiron de la flamo
li ne kapablas per aklamo
haltigi, se venas vespere la fin'.

Do, kiel hom' post vana pozo,
li, sin kaŝante por ripozo,
fabelas pri glor' al klukanta kokin'.