Krioj de l' mizero

Vi loĝas en palaco,
mi en mizera ĉambro;
min kovras ŝvit' de laco,
freŝigas vin la ambro.
Ornamas vin la oro,
virinon vian gemoj;
muelas min doloro
kaj de l' edzin' la ĝemoj.

Konservas vian sanon
nektaro de la fablo;
satigi min eĉ panon
ne havas mia tablo.
Senzorge luksajn vestojn
infanoj viaj portas;
malsato la intestojn
de miaj idoj tordas.

Predikas vi pri justo,
perforton vi malbenas,
dum ftizon en la brusto
mi venki vane penas.
Kaj tamen, se riproĉo
ribelas el korfundo,
tuj tondras via voĉo:
"Vipbaton al la hundo!"

Ekhaltu la vipbato!
Rigardu la mizeron,
per kiu senkompato
plenŝutis jam la teron!
Ho venu en la domon!
Ho venu por minuto
ekvidi min la homon
en stato de l' jug-bruto!

Pasigu nur momenton
en ranca sfer' de l' putro!
Gustumu seban lenton
de la vomiga nutro!
Kaj trinku el la poto
la akvon de la pesto!
Baraktu en la koto
sur mia pajla nesto!

Rigardu la mienojn
de la idaĉoj favaj!
Karesu la ekzemojn
de vangoj pusohavaj!
Al brusto ilin premu
por unufoja kiso
kaj el la lipoj prenu
spiraĵon de la ftizo!

Kaj poste, se vi povas,
nin draŝu per la vipo,
ĝis kiam nin ni movas
kaj mortos ve' sur lipoj!
Sed ne prediku ordon,
nek juston de l' socio
kaj ŝparu nuran vorton
pri helpa man' de Dio!

Nin draŝu ĝis mortfalo,
sufiĉas jam la luktoj
ĉar nia vivregalo
nur estas verm' el fruktoj!
Plenumu vian arton,
ĝi ĉiam vin amuzas
se doni rajtan parton
el vivo vi rifuzas!

Sed faru tuj la taskon,
kaj finu sen hezito,
ĉar ŝiros mi la maskon
de vi, ah, hipokrito,
kaj pentros sen kompato
sur mia pala vango
la rozojn de l' venĝbato
per via propra sango!
Premiita dum la IX-a Int. Floraj Ludoj en Manresa.