L' aŭtuno

Kovras roslarme velkintaj petaloj
etan kadavron de papilio...
Kante siblante tra montoj kaj valoj
vento murmuras kun melodio...
Kaj plendas plor'
de flordolor'
pri froste brilanta la suno...
Kaj tremas ter'
en malesper'
ĉar venis... alvenis l' aŭtuno.

Kial tremadas en viaj okuloj
larmoj pentantaj pri ama ĝuo?
Morgaŭ ja kovros memoraj nebuloj
amon someran per la enuo...
La kor-ektrem',
soifa ĝem'
tro vane... Jam frosta la suno...
Por nia kor'
velkiĝis flor',
ĉar venis... alvenis l' aŭtuno.
(Pervaja-Rjeĉka)