La Majstro mortis

Ne estis mi tie,
preĝante plorpie,
katenis min sklave Siberio.
La famon ne brue,
nur poste, malfrue,
simile al eĥo de mortkrio
mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"

Sed scias mi sente,
ke oni sensente
plezurojn pelante babiladis,
eĉ kiam plorante
la ĉerkon portante
amaso funebra trapaŝadis.
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"

Por ili, jen homo,
eĉ malpli nur nomo
sin kaŝis por ĉiam en la ĉerko...
Por ni, funebrantoj,
por pacbatalantoj,
ĝi gardas kreinton de mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
(Nikolsk-Ussurijsk)