La mar' furiozas

La mar' furiozas...
Batale ond' iras al ond'...
La mev' krie krozas...
En tima trem' veas la ĝem'...

Ventvip' de l' uragano
la lipojn de l' ŝipanoj
malfermas je plorpia preĝ'...
Mi sola sur ferdeko
admiras en ĉi bleko
koleron de la mara reĝ'...

Krom
fantom'
de l' maro
la ondaro
ribelas kun bru'
por venĝanta detru'...
Nun
la lun'
mortpale
al vandale
freneza taĉment'
de l' fulma element'
rigardas kun mieno
plena de sangabomeno...
Ond'
post ond'
en danca rond',
zuma kaj brua,
ĉe fulmotondro skua
jen sible susure ĝemas,
jen muĝe murmure blasfemas
kaj ĵetas sin al rip' de l' baraktanta ŝip'
por peli ĝin per puna fort pacigi nin kun tera sort'
en mort'...

Miraklo! Vin mi vidas
ĉe fulma lum' de l' brua zum'
Kun muta rav' vi sidas
en danca rond' de l' ŝauma ond'...

Kaj el profund' de l' maro,
tra zumo de l' ondaro
nun sonas dolĉa am-riproĉ'...
Min logas al haveno
de ama ĉirkaŭpreno
por lasta kiso via voĉ'...

(Kolombo-Cejlon)