Larmoj de Kristo

Sur sangsaturita kamp' de batalo,
tra vea nebul' de l' lasta ĝem'
al orfe mortantaj homoj en valo
aperis konsol': la Kristo mem.
Li venis kun pomp' de sanktaj kvinvundoj,
sangantaj eĉ nun por la homar'.
Okuloj kun blu' de maraj profundoj
prilarmis la sorton de l' idar':

"Mi venis instrui vin pri la Amo,
pri leĝ' de ĉiel' por homa kor',
kuraci la vundojn per la balzamo
de patra kompat' por dia glor'.
Mi venis por savi vin de l' infero
donante sur kruc' min mem al mort',
sed vane forgutis sang' de l' ofero,
ĉar vorto de mi restis nur vort'.

Tomaso ja estis hom' pli prudenta
kredante post tuŝ' kaj propra vid',
Judaso ja estis hom' pli pripenta
plorante pro krimo de l' perfid'
ol Vi, vin nomanta mondo kristana,
uzanta la krucon de l' dolor'
por nova Golgot', krucumo profana
de miaj doktrin' kaj rememor'!

Vi ĵetas inferon, gloro milita,
animojn de fil' kaj homa frat'.
Sed ve al semant'! Malamo ĵetita
nur fruktos revenĝon sen kompat'
Pripentu homar'! Revenu al vojo,
montrita de mi por la anim'.
Al tera ĉiel' de Vero en ĝojo
al Bono kaj Am' ĝi gvidos vin!"

Sur sangsaturita kamp' de batalo
mutiĝis la veo de lasta ĝem',
kaj sonis nur grak' de korvoj en valo:
la kanto de funebra rekviem'.
Ho, Kristo, mi sentas, se Vi revenus
por vivi sur ter', instrui nin,
la reĝoj, pastrar' denove kunvenus
kun pruda humil' krucumi Vin...