Laca sopiro, espero trompita, rusta liuto, de sorto rompita kaj eterna disharmoni': jen estas mi... jen estas mi! Ŝtelis min ĉiam envio de l' homoj, sonĝojn detruis vivantaj fantomoj, tamen fluas rimo post rim' en form' de l' kanto el anim', ĉar per dolĉa muziko de poezi' enterigas l' esperojn — mi. Flugas pli silke per rava adoro, ol papilio de floro al floro mia tre stranga fantazi' sur kampo de la iluzi'. Vibras interne... kaj flirtas kun tremo formi sin inde je l' sento — la temo, tamen post naskiĝ' la poem' doloro estas en katen'. La impresojn, inspirojn de l' poetec' tuj mortigas la realec'. Homo pelata, fremdlande vivanta, jarojn post jaroj kun ĝemo ploranta, baraktanta sen suna bril' jen mi: — poeto sen flugil'. Sed se alvenos la lasta vivhoro, kiam lastfoje ekbatos la koro, kison enviitan de sort' kun milda tuŝ' donos la mort' kaj mi, sklavo de lingvo, en paca dorm' plu ne pensos pri l' versa form'. |
(Nikolsk-Ussurijsk) |