Mia patro kaj mi

Drama aktoro estis mia patro,
sortorompita, kara maljunul',
kiu, ludante rolojn en teatro,
larmojn elvokis ĉiam el okul'...

Drama aktoro estis mia patro...
Mi, obeema lia fila id',
por mi elektis rolojn en teatro
viŝi ĉi larmojn per tutkora rid'.
(Nikolsk-Ussurijsk)