Milita fablo

En la sunbril', dum maja mateno,
tremante sub kares' de l' vent',
sur silkpetal' de blanka jasmeno
du rosoj sidas en silent'...

Flustras l' unua: ,,Estas mi rido,
ĝojlarmo brila de patrin',
kiu el mortoj cent de l' milito
la filon vidas nun ĉe l' sin'..."

Plendas la dua: ,,Kial vi ridas?
Okuloj blindaj naskis min...
Venis la fil', sed plu li ne vidas
vizaĝon karan de l' patrin'..."

Suna radi' de l' maja mateno
la gemojn por la di-juvel'
prenas per kis' for de l' jasmeno
kaj portas ilin al ĉiel'...