Momentoj

Gaja gril'
lule trilas...
En kvadril'
dance brilas
la lampir'...
"Ĉu aŭdas vi la grilojn kaj cikadojn?"
"Mi aŭdas nur la amajn korobatojn!"

Sorĉe sonas
sonĝon donas
spiro venta
en silenta
nokta hor'...
"Ĉu sentas vi; karesas ventotuŝo?!"
"Mi sentas nur la kisojn sur la buŝo!"

Dum la sun'
ne konjektas,
lum' de lun'
amon plektas
kun zefir'...
"Ĉu vidas vi ekbrilojn de l' lampiroj?"
"Mi vidas nur la flamon de l' sopiroj!"

Dum mi lulas
arde brulas
flam' feina
en knabina
varma kor'...
"Ĉu dolĉe vin dormigas sonĝ-feino?"
"Ho, daŭru sonĝ' de l' am' ĝis morta fino!