Nazo de Athanazo
aŭ instruo pri rajta fanfarono

Kiel kukurbo en florvazo,
palmo giganta en oaz',
kiel tre teda parafrazo
estis la naz' de Athanaz'.

Foje knabeto kun ekstazo
staris en ombro de la naz'
kaj ĝin primiris per ĉi frazo:
"Tur' babilona el topaz'!"

Ĉar nun sin donis la okazo
nia fiera Athanaz'
akre respondis kun emfazo:
"Tamen ĝi estas mia naz'!"

Lernu moralon el la frazo
de sinkontenta Athanaz'
kaj fanfaronu, se la bazo
estas sendube propra naz'!