Ni sonĝas

Jam kovras la bedojn de l' ĝardeno
kolora tapiŝ' de l' aŭtuno mortanta
kaj siblas la kiso de l' mateno:
sur arboj la prujno glacie brilanta.
La nuboj gravedaj neĝon kaŝas,
heroldoj de l' vintro jam enpaŝas
en boskon kaj valon
por sterni vualon
al tero, la morton timanta...

Ni, inter skeletoj de verbenoj,
nin trompe varmigas ĉe l' amo somera,
sed preter ni flustras jam plorĝemoj,
ŝteliras en korojn la vintro kruela.
La lacaj estanto kaj pasinto
en halto defenda sur montpinto
nun baldaŭ batalos
kaj ambaŭ ekfalos
pro venk' de l' estonto mistera...

Ne larmu, amata! Jen destino...
kaj kontraŭ ĝi plendo valoras nenion.
La morto sur ter' nur ŝajna fino;
ĉi tie ni havas nur vizion.
La Vivo ne estas sur la tero.
Ĝi estas sube nur sufero.
Ĝi estas inkubo,
plenplena de dubo,
havanta sencelan envion...

Sur ter' por animo la ekzisto
nur estas sonĝplena minut' en homformo.
Ni sonĝas nun, kiel sonĝis Kristo
pri sanga krucum' sur la kapo kun dorno...
Kaj sonĝas arbtrunko ŝtoniĝanta,
kaj sonĝas la fumo forfluganta
kaj ĉio atendas
sopiron alsendas
al mort', nin vekonta el dormo...