Nokta vizito

"Kelnero! Ĉampanon kaj ciganon!
Knabino, eksonu cia rid'!
Ne ŝparu la kisojn! Donu manon!
Mi pagos per or' por ĝuavid'...
kaj morgaŭ, ho morgaŭ, se ci venos,
vi vidos min mastro de bien',
ĉar certe diablo saĝe prenos
patrinon de mi ĝis frumaten'...
Do amu! Ne palpebrumu
kun straba dorm'!
Ridinde! Vino ne estas
ja kloroform'..."

*

Kaj dume sub ŝirm' de l' nokto venas
singarda ŝtelisto al kastel'...
Fenestron sen bru' li rompi penas.
Li agas rapide sen ŝancel'...
En ĉambron malhelan alvenante
hazarde al lit' li puŝas sin
kaj tie, el lito, plorpetante
lin vokas la voĉo de virin':
"Filet', ho mia amata,
ĉu estas vi?!"
Kun tim' li flustras respondon:
"Jes, estas mi!"

"Ho venu al mi, fileto mia!
Mi sentas, forlasas min la fort'...
Min kisu do, ĉar je kiso via
atendis mi... antaŭ hor' de l' mort'...
La gracon ĉielan jam hodiaŭ
petegos por vi ĉe dia tron'
patrino amanta vin... Adiaŭ!"
ŝi mortis kun kis' sen vea son'...
kaj la ŝtelist' sinforgese
kun arda plor'
per pia preĝ' petis gracon
por ŝia kor'.

*

"Kelnero, sufiĉas! La ciganon
diablo forportu jam de mi!
Venenon ci miksis en ĉampanon,
ĉar kiel la galo nun gustas ĝi..
Knabino, la kiso kaj la rido
sufiĉe,... ĉar ili tedas jam!
Foriru! Ne venu plu! Perfido
ja estas la fin' de ĉiu am'.
Ho, kvazaŭ koron nun taŭzus
kun prem' patrin'...
Mi aŭdas ŝin: "Filet', Dio
nur benu vin!"