Nokto sur la maro
(Laŭ itala melodio)

Nokte, se en silent' dormas la mond',
barko balancas sin sur mara ond'.
Larme sopiras mi kun arda sento,
kanton de mia am' portas la vento:
"Kor' amanta, ho knabin',
atendas vin.
Do, venu vi al mia bark'
kiel dum foja nokt' sub stela ark'!"

Lunon demandas kor' pri via fid'.
Mute ĝi pasas for kun moka rid'.
Je mia vok' la vent' respondas sole
kaj tra la noktsilent' eĥas tre mole:
"Kor' amanta, ho knabino,
atendas vin.
Do, venu vi al mia bark',
kiel dum foja nokt' sub stela ark'!"
(Budapest)