Post karnavalo

Akordo lasta eĉ ne sonis
dum karnavala luksa fest'
kaj juna pastro konfespreni
ekiras jam al dia nest'.
"Memento mori!" Ho pripentu!"
murmuras kaj malfermas li,
en akompano de l' orgioj,
la domon de l' potenca Di'.
Pro sonoj de la mondplezuroj
sopir' vekiĝas en la kor'.
Turmentas ĝi kaj lin allogas
fantom' eterna: rememor'.
Por peli ĝin kaj havi pacon
en la sopiraj kor', anim',
rifuĝas li kun pia preĝo
altaron de la Dipatrin'.

Li petas gracon, Ŝin rigardas
kun pruda sento kaj sopir',
ĉar eĉ la vido de l' ikono
ekvekas nur amon de l' vir'.
La sonĝsoifan febran kapon
metante al pavima ŝton'
li penas peli la tentadon
de lin vokanta, monda son'.
Li sinvenkite kaj humile
ekiras al la pastra seĝ'
kaj atendante konfesantojn
meditas pri l' destina leĝ'.
Kaj jen aperas por konfesi
la pekojn de la mondplezur'
virino bela kaj majesta,
vestita lukse, en velur'.

"Ho mea kulpa! Mi pekanto!"
sufloras ŝi kun plora spir'.
"Pekema pli ol Magdaleno!
Absolvu min vi sankta vir'!
Teruran ŝarĝon de l' animo
veante portas mi en kor'.
Turmentas ĝi kaj mi suferas
pro amsoifo kaj dolor'.
Plenĉaste amis mi junulon,
sed edzinigis oni min.
Por havi pacon kaj forgeson
li monaĥejon kaŝis sin.
Ho, pastro, al mi lin konduku
kaj regu vin dia kompat'!
Rezignus mi vivon eternan
por sola kiso de l' amat'!"

"Rezigni devas, ho, virino!"
la pastro diras flustre nun.
"Mi ankaŭ havis amatinon,
similan al brilanta sun'.
Mi amis same tiel arde,
kiel plenĉaste amis vi,
sed tamen devis mi rezigni,
rifuĝi kun melankoli'.
Suferis mi kaj ploris multe...
Turmentis min sopira sent',
ĝis fine por la kordoloroj
trankvilon donis en silent'
la simpla ĉambro de l' monaĥo
kaj pastra servo en preĝej'...
Rezigni devas, ho virino.
Do iru al monaĥinej'!"

Simile al panter' malsata,
staranta apud la viktim',
atentas ŝi pri voĉ' konata
kaj kun pasio kaptas lin.
Soife serĉas ŝiaj lipoj
Ia lipojn de sia amat'.
Per dolĉa kiso senkonscia
ŝi ĵetas sin al amrilat'.
Ŝi flustras spire kun volupto
flamantajn vortojn al orel'
pri febraj horoj, mondplezuroj,
pri ĝu' surtera de l' ĉiel'.
En tuta korpo ŝi tremadas
kaj skuas ŝin freneza plor'...
Pro larma ĝojo de l' revido
batadas arde ŝia kor'.

Kaj la junulo jam ne estas
humila pastro, sankta vir'.
Li kuras kun ŝi sinforgese,
ĉar pelas lin la amdelir'...
Dum eĥas paŝoj frapsonantaj
en frua horo de l' trankvil',
subite, jen, eksonas alte
el tur' preĝeja sonoril'.
Ĝi sonas mole kaj revoke...
La bronza tono plendas nun...
Salutas ĝi kun son' malgaja
radiojn de l' matena sun'...
kaj tra l' fenestro al altaro
la sunradioj ŝtelas sin
por sorbi pie larmorosojn
de la ploranta Dipatrin'.
Premiita dum la IX-a Int. Floraj Ludoj en Manresa.