Preĝo sur la strato

Knabino eta ĉe la stratangulo
gazetojn tenas per tremanta man'.
Pro frosto larmas ploro en l' okuloj
dum tie staras ŝi por nura pan'.
La voĉo infana nur vane proponas:
"Gazetojn aĉetu, sinjoroj, de mi!"
Kompat' de l' pasantoj eĉ vorton ne donas,
ĉar koron ne havas la homa soci'.

Dio, mi preĝas, indulgu min!
Gardu la sorton de la filin'!
Ne estu ŝi ĉifon' de l' strato,
neniu diru kun kompato:
"Por kio vivas ĉi knabin',
se ŝia vivo jam ruin'?!"
Dio, ŝin gardu de sama sort'
aŭ reprenu ŝin, reprenu ŝin
per mort'!

Al ŝi proksime staras stratvirino,
sur vango kun ŝminkita virga roz'.
Ŝi logas virojn, kiuj post la fino
de l' taglaboroj iras por ripoz'.
Sen hont' sin vendante por mono tintanta
ŝi flustras flateme; "Amegas mi vin!"
sed ŝia rideto, la peka kaj vanta,
nur estas veneno por ĉiu anim'.

Dio, mi preĝas, indulgu, min!
Gardu la sorton de la filin'!
Ne estu ŝi ĉifon' de l' strato,
neniu diru kun kompato:
,,Por kio vivas ĉi virin',
se kor' ne batas en la sin'!?"
Dio, ŝin gardu de sama sort'
aŭ reprenu ŝin reprenu ŝin
per mort'!

Kurbdorsa kaj maljuna avineto,
alian flankon de la sama strat',
en flikhavanta vest' de l' lazareto
atendas plore groŝojn de l' kompat'...
Kaj poste ŝi iras almozon petante
de pordo al pordo kun muta demand',
sed ĉion la mano skeleta tremante
elspezas senzorge por glaso da brand'.

Dio, mi preĝas, indulgu min!
Gardu la sorton de la filin'!
Ne estu ŝi ĉifon' de l' strato,
neniu diru kun kompato.
"Por kio vivis ĉi avin',
se tia estas ŝia fin'?!"
Dio, ŝin gardu de sama sort'
aŭ reprenu ŝin reprenu ŝin
per mort'.