Rememoriĝo

Ekstere kun nebula funebro
esperojn de l' somero
enterigas silente
aŭtuna morttimo...
Interne kun tremfrosto de l' febro
memorojn de la koro
enterigas plorpente
veanta animo...

Al kor' amase nun venas,
perforte min kun si trenas
centmiloj da sonĝoj mensoge pasiaj,
centmiloj da sentoj nur vane malpiaj
Vekiĝinte el dormo mistifika
realec' min ekregas senmistika
kaj memvole mi sonĝas... revadas,
sur la voj' de l' pasinto vagadas
miraklon vane atendante
kaj Ŝin en revo mordkisante...

Infera fajraĵo de l' suno
brulis purpure ĉe l' horizont',
ŝvebanta odor' de l' aŭtuno
flirtis en valo super la mont'.
En mano kun verko de Dante
mi promenadis kune kun ŝi.
Pri l' amo eterna revante
lulis animojn la harmoni'.
Muzikon misteran ludetis
ĉirkaŭ ni ĉio en la natur'.
Petole kokete ridetis
je ni la sun', ĉiela lazur'.
Ni sonĝis pri viv' de l' feliĉo...
Lipoj kuniĝis en fajra flam'.
Katenis nin per superstiĉo
la iluzio al dolĉa am'...
Peziĝis palpebroj nevole,
grize nigriĝis ĉiela blu'.
Fermis okulojn silkmole
mano feina, ne tera plu...
Post longaj ebriaj momentoj
ni, vekiĝinte kun arda plor',
funebris kun larmoj pri l' sentoj,
iam neĝpuraj, de nia kor'...

Ekstere kun nebula funebro
esperojn de l' somero
enterigas silente
aŭtuna morttimo...
Interne kun tremfrosto de l' febro
memorojn de la koro
enterigas plorpente
veanta animo...

Sed vane funebras nebulo sensuna
kaj vane l' aŭtuno mortanta deliras,
en brusto batanta la koro maljuna
kun am' de l' somero pasinta sopiras
kaj vokas ŝin ameme,
revokas ŝin plorĝeme,
por ke, se laste, dum ama minuto
Ŝi sin defendu per falsa refuto
kaj tremanta neĝblanka brusto ŝia
al mi sin premu kun volupt' pasia
kaj inter aromaj odoroj de l' narcisoj
min lulu je dormo de l' vintro ŝiaj kisoj!
(Vladivostok)