Se aŭtune, dum hor' mistike muta, kiam tremante falos la foli' kaj katenos vin plend' pro vivo tuta, pro sencelec' kaj vana ambici'; rememoru... arde ploru!
Se aŭtune, dum hor' silente sola, kiam ornamos rozojn nur la dorn' kaj turmentos vin ĉi avert' simbola pri l' senkompate frosta morta dorm'; rememoru... arde ploru!
Se aŭtune, dum hor' dolore larma, kiam kun lasta floro en manet', kun funebro de l' am' en koro varma vidos vi orfan tombon de l' poet'; rememoru... arde ploru!
|
Premiita dam la IX-a Floraj Ludoj en Mariresa. |