Revoluciaj dioj

Jen! La mizero ebrie festas sangan agapon,
subpremiteco faras la vojon al ĉiel',
pala sklavaro de l' pacaj minoj kaj kampoj
el la katenoj forĝas armilojn por la cel'.
En propran karnon Ĝi puŝas ilin, tondras kun krio:
"Ho libereco, sangon verŝas por vi la glav'!
Maljuston, jugon subpremas la Mondrevolucio!"
kaj sin memvole klinas al nova jug' de l' sklav'.

Ho! sed ĉi jugo ankoraŭ estas brila kaj nova,
kiu promesas veran edenon por popol',
poste, glazuron perdinte, ĝi fariĝos senpova,
sed pli malsata, rajtojn postulanta idol'.
Sin liberigi de Ĝi homaro sangoceanon
verŝos refoje por tre belsona nova vort',
sed en Mesio savanta havos baldaŭ tiranon,
ĉar nur batalo estas destin' de homa sort'!
(Berezovka)