Mizero estas sterko fruktiga
por la menso. En agro de Ttirano ekĝermas sem' de l' penso. Sub sangaj vipobatoj silentas eĉ la veo, en tiu ĉi muteco naskiĝas la ideo. |
En vivo ekzistas sole viktim' de bruta volo. Ĝi levas aŭ premas vin laŭ kaprico de l' popolo. Hodiaŭ ĝi vin glorigas, ornamas per florkrono kaj morgaŭ kriaĉos eble: "Nur maŝon al fripono!" |
Sole la volo sendependa estas malbeno de nia sort', ĉar ĝi neniam tutegalas je apriora morala fort'. |
La tuta ĝojo de l' kruta vojo celon perdas ĉe la fino, sed nuda vero de l' kruda tero donus morton al animo. |
La poezio instruas nin senti; vivo reala la sentojn pripenti. |
La prozo de l' vivo vekas doloron, sed proza vivado rompas la koron. |
Homo, velanta super abismo, rifo, nepre konscias pri sia sensignifo. |
Tiun ne afliktas ŝarĝo de malscio, kiu ne konscias pri valor' de scio. |
La poeto, gvidata de okula stelo, eĉ dumtage mil stelojn vidas sur ĉielo. Li — ho am' ĉiopova — pri l' lampiroj, luno verkas kantojn ĉe lumo de l' brilanta suno. |
Ne la nomo faras faman homon, sed la homo faras faman nomon. |
Se la vivmontrilo haltus pro kompato, ĉiu kreditoro mortus — pro malsato. |
Ĉiun idealon beligas la mensogo; prenu for la veston —ĝi restas sen allogo. |
Homo estas tiu speco, kiu vivas por vanteco; se ĉi senton fendas bato, lin mortigas — memkompato. |
Ĉiun viran forton — jam estas destino — venkas per malforto — plej simpla virino. |
Se multaj konkuras vane por virin', kies beleco vantplene akceptas psalmon, ignore vi iru por mokridi ŝin kaj ŝi, por venĝi sin, donos al vi la palmon. |
Edzeca vivo estas nur tiam enviinda, se la edzino — muta kaj l' edzo estas blinda. |
Se vi volas havi fidindan spegulon, al interno propra vi turnu l' okulon! |
Inter vivo kaj la morto sin balancas homa sorto. Senmortecon tiu menso havos, kiu per la penso, postlasita en verkaro, decos por la — registaro. |
Se ekparolas ama sento, ofte eraras la prudento. |
Kredi — nur infano kutimas; viro agas, neniun ektimas. |
Aglo flugas alte en l' aero. Struto marŝas pene sur la tero. La flugilojn struto vane movas, ĝi atingi aglon, ho, ne povas! |
Blasfemado Dion ne tiom ofendas, kiom preĝo vanta, se benon ĝi mendas. |
Kiu asertas: komprenas mi ĉion, tiu tutcerte komprenas — nenion. |
Se lamp' ne havas la oleon vi vane portas grandideon, ĉar nur fiaskas la admono, se ĝin ne helpas — tinta mono. |
Fari kontrakton pri mondpaco: estas firmiĝo de l' malpaco. |
Prapatrinon de l' diablo vivo naskis — ne la fablo. |
Humanismon predikas servisto en stalo, sed pro batoj de l' vipo sangŝvitas ĉevalo. |
Dume la fumringo ronde foren flugas, zorgo sur la frunto sulkon akre plugas. |
Por eviti duelon, skandalon eĉ hazarde ne paŝu — sur kalon. |
Edenon perdis Adamo pro pomo. Ĝin donis Evo kun dolĉa propono. De tiam estas fatala donaco: la pomo dolĉa kun ĉarma grimaco. |
Post febra fino de l' adoro enuo regas en la koro. |
Kiun la sonĝoj evitas, tiu la sonĝojn nur ridas. |
Stranga tombejo estas animo de l' homo; tie turmente vivas ja ĉiufantomo. |
Kompreni la vivon signifas — doloron, Nur por senkorulo ĝi havas valoron. |
Se la infanoj komprenus gepatrojn, koroj gepatraj ne havus — cikratojn. |
Tablo vane estas riĉe provizita, se regalo estas ĉiam prokrastita. |
La malavara kvanto de almozo ofte dependas de l' petanta pozo. |
Ĉiu malriĉulo je mono sopiras, ofte la riĉulo feliĉon aspiras. |
Se okuloj kaj la mieno sincere ekparolas, komedion de l' arlekeno vi ludi vane volas. |