Sanga nokto aŭ venĝo de Amoro
Balado el la XX-a centjaro.

Ĉe sunsubir' la amsopir
la koron de knabin'
instigas jen por noktpromen'
kun knab', amanta ŝin,

Kaj kompliment' de arda sent',
alloga sorĉa fort'
nun pelas ŝin kaj lin al fin':
al domo en la kort'.

Dum idili' la amo-di'
ridetas kun petol'....
En luna bril' muzikas gril'
por la duopa sol'.

Sed ho ĉiel' la sortkruel'
frapadas sur pavim'!
Pro tio jam la fajra flam'
estingas sin en tim'...

Nun, kiel bov', kun laca mov'
aperas grasa vir'
kaj sonas klak', bruanta krak'
kun grumble ronka spir'...

Interne du atendas plu
por bona kur-okaz'...
Ekstere kri'! Fenestron li
ekrompis per la naz'.

Terure! Sang' el grasa vang'
kaj nazo fluas for.
Kun plenda blek' al apotek'
lin pelas la dolor'.

Moralo el ĉi sangfabel':
La nazon tenu for
de amrilat', ĉar venĝobat'
vin trafos de Amor'.