Sangaj larmoj

Ho lando mistika, tropika terpeco,
saluton akceptu, saluton de l' kor'!
Vin pompe ornamis per ĉiu beleco
patrina prizorgo de la ekvator'.
La sonĝoj infanaj, fabelo de l' avo
por mi plu ne estos mistera rebus'.
ĉar, jen, realiĝis en vero kaj ravo,
pri kio mi revis sub norda polus'.
Jen palmoj borderas zigzage la bordojn,
en nestoj ektrilas birdkanto kun ĝoj'
kaj portas la vento muzikajn akordojn
el pajla kabano, staranta ĉe l' voj'...

Sed kial min kaptis subita korpremo?
Pro kio en larmojn sin dronas la flam' ?
Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo',
ke tiras la ĉaron mizera anam' !...*

Ŝvitante spirblove la ĉaron li trenas,
en kiu sidante meditas mi nun.
Vidante ĉi homon pro honto mi tremas.
Ĝi brulas en mi pli ol fajro de l' sun'.
Ho, kial ne estas mi riĉa, potenca,
por doni homvivon al sklava homfrat'?
Ho, kial instigas min volo intenca,
se forton posedi ne povas kompat'?
Kaj kial sekrete nun voĉo en koro
ribele blasfemas pro tera destin',
ke kelkaj satiĝas per ĝuo kaj oro,
dum miloj nur havas turmentojn sen fin'?

Pro mil da kialoj fariĝas martiroj,
pereas ideoj, pereas homam'...
La celoj majestaj nur restas sopiroj,
kaj tiras la ĉaron mizera anam'!...
(Indo-Ĉinio, Saigon) Premiita dum la VIII-a Int. Floraj Ludoj en Girona.

* anamo = ĥina (ĉina) raso, loĝanta en Indo-Ĉinio.