Se volas vi...

Se volas vi vivi; mortigu l' animon,
sopirojn de l' koro do ĵetu for
kaj blinde, surdmute kuregu la vojon
ridante pagane pri l' homdolor'!
Se volas fariĝi vi homo sen zorgo
kaj trovi feliĉon por vi sur ter';
do prenu al koro glacion de l' nordo,
ke sentu, esperu nek por, nek per!


(Sur la maro)