Siberia romanco

Sur blinda voj'
de l' neĝa kamp',
kie vagadas lupoj,
kun kormalĝoj',
per pena ramp'
marŝas mizera trupo...
La vestojn ŝiras frosta vent'...
La korojn tordas larma sent'...
Super la kapoj korvoj krias...
la korvoj krias.

Jen sonoril'
el fora spac'
rompas la mutan horon.
La tinta tril'
pri dolĉa pac'
vekas en kor' memoron.
Kaj unu pensas pri l' kaban',
en hejma lando pri infan',
kiu la patron vokas vane...
nur vokas vane...

Susura son'
de l' vaga vent'
lule logante bruas...
Al voja ŝton'
nur por moment'
li pro mortlac' genuas...
Alspiras sonĝojn vintra reĝ'
kaj kovras lin per blanka neĝ'...
Kanton funebran korvoj krias...
la korvoj krias.
(Berezovka)