Sonĝas la maro

Sonĝas la maro, silente dormanta,
sonĝas pri paco post uragan'...
Ondo post ondo, en rondo vaganta,
pelas la ŝipon sur ocean'.

Sur la ferdeko, en larma medito,
sonĝus pri paco mia anim',
sed la suferoj de l' sanga milito
premas ĝin peze sen ĝoja fin'...

Super la kapo senfina kupolo,
sube senfunda mara mister'.
Inter ĉi limoj vagadas en solo,
kiel la mevo, mi sen esper'.

Landon de longa militkaptiteco
mejloj post mejl' disigas de mi,
kie la jaroj de l' bela juneco
pasis de mi en melankoli'...

Estas for ĝojo de dolĉa revido.
Ĝi sin dronigas en la kor-tim'...
Lipojn kurbigas la plor', ne la rido,
ĉar restis tie mia anim'.

Kaj antaŭsento min premas kruele
pri la vaneco de la reven';
ĉar rekomenci vivon sencele,
vivi sen amo, sen ĉirkaŭpren'...

Ve! Ho milfoje ve al mi revanta,
kiu dufoje sonĝis en viv'!
Kaj ve al koro, en brusto batanta,
kiun venenis marĉa lesiv'!

Ridon kaj larmojn heredis mi nure
el la edeno de l' pra Adam'...
Ridon forviŝis la vivo, terure,
restis nur larmoj pro vana am'...

(Singapar)