Stranga nostalgio

Sur vastaj stepoj de Siberi'
vagadi, eĉ nun, min vidas mi.

La kant' de l' vintro muĝas nur
en ventsiblado kun murmur...
Rakontas ĝi pri larm', sufer',
pri detruitaj rev', esper',
pri krimoj de l' militkruel'
kaj sangaj tagoj de l' ribel'...
Veadas en ĝi: kri' de l' mort',
ĉielon blasfemanta vort'
kaj ploras en ĝi kun sopir'
infanojn orfiganta spir'...

Ho Dio, tamen je Siberi',
min kial premas la nostalgi'?!

En ligna domo de Siberi',
ĉe forno sidi, min vidas mi.

La griloj ĉirpas en trabar',
intime zumas samovar'...
Fabelas ili en silent'
plej belajn sonĝojn de korsent'.
Nun min kulpigas en sekret',
ke restis tie knabinet',
ke forlasitaj, jen, anim'
kaj koro
kiuj amas min,
ke restis tie eĉ mi mem
kaj venis hejmen viva ĝem'...

Pro tio sole je Siberi'
min premas larme la nostalgi'!