Sur roko izola

Sub griza kupolo de nokta ĉielo,
plenplena de nuboj koleraj,
sen ĝojo, sen kredo, sen firma vivcelo,
en koro kun duboj misteraj
pri sorto de l' homaro,
ĉe l' bordo de l' maro
sur roko izola
staras mi sola...

Kaj ĉirkaŭ mi zume la maro parolas
per ondoj batantaj la rokon.
Ribela sopiro en koro ekbolas
tondrante doloran alvokon.
Per voĉo de furio
por helpo al Dio
sur roko izola
krias mi sola...

Kaj ŝajnas, ke mia malforta homvoĉo,
droninte en zumo de ondo,
nur estas ridata, mokata riproĉo
pri l' celoj tre vanaj de l' mondo.
Pro vano de l' laboro,
pri viv' sen valoro,
sur roko izola
ploras mi sola...
(Okeanskaja)