Ŝi...

Se larmoj briletas en ŝiaj okuloj,
ŝajnas ploregi la tuta natur'...
Se ore Ŝi ridas, la nuboj nebuloj
pasas forfluge de l' ĉiellazur'...

Se ruĝe ekflamas tagiĝo sur vango,
pompe odoras la flor' de l' esper'...
Se fulme pro plendo ekbolas la sango,
ve!... jam velkiĝas la amo sur ter'...

Se vorton por diri malfermas Ŝi buŝon,
vidas miraklon la homoj kaj Di'.
Ili ekmiras pri sorĉmelodi'...

ĉar voĉo, la ŝia, jam faras kortuŝon...
Pie atendas mi vorton de ŝi:
vorton premian de ama pasi'.
(Nikolsk-Ussurijsk)