Ŝia adiaŭo...

Ankoraŭ unu kiso... arda ĉirkaŭpreno
kaj poste... venis la lasta leter'.
Ho, via ŝipo jam forglitis el haveno
kaj vi nun vidas nur strion de l' ter'.
Miajn larmojn vi ja ne vidas...
Viaj lipoj feliĉe ridas
pro espero de l' revido atendata,
ĉar revenos vi al patrujo tre amata.

Ĉio ĉi ŝajnas plej natura,
tamen turmentas min hodiaŭ
nia disiĝo, la terura,
viaj rideto kaj ,,adiaŭ!"

Neniam mi revidos vin, amiko mia.
Vi min forgesos dum ŝarĝa labor'...
Mi tamen rememoron pri animo via
ameme kaŝos en fundo de l' kor'.
Kvankam sort' de Di' dependas
tamen mi nur vin atendas,
ĉar neniam povas forgesi, kiu amis,
kies koro pro la unua amo flamis.

Jam nun, kun larmoj en okuloj,
koro revokas vin hodiaŭ,
kvankam al ŝipo tra nebuloj
ĝemas la lipoj: "Ho adiaŭ!"
(Sur la ferdeko de "Meinam", 28-an de oktobro 1920)