Turmentaj demandoj

,,Patrinjo, ĉu vidas mi veron, ne fablon?
De kie vi prenis kovrita la tablon?
Hieraŭ pro l' frosto bluis la mano,
piedo iremadis en trua sandal',
sur tablo de l' hejmo mankis eĉ pano,
ni sidis malsataj sen ia regal'...
Hodiaŭ vi ŝanĝis mian ĉifonon.
Mi pompas en novaj lakŝuoj, silkvest',
sur tablo mi vidas supon, kaponon,
kaj logas frandaĵo min kiel dum fest'!...
Patrinjo, ho diru, ĉar mi ne komprenas,
de kie ĉi tiu feliĉo nun venas?

Patrinjo, tre strange, sed kvazaŭ en dormo,
mi vin ne rekonas en la nuna formo...
Hieraŭ vi estis multe pli bela:
brunhara kaj pala kun ĉarma ridet'.
Rigard' de l' okuloj mildo ĉiela
karesis min ame, konsolis kun pet'...
Hodiaŭ la brunaj bukloj jam flavas,
la vangojn fremdigas ŝminkita purpur',
sub viaj okuloj ombron vi havas,
parfumon odoras la vest' el velur'...
Patrin'! Patrinet'!! Mia koro doloras...
Ah! Panjo amata, nun kial vi ploras?"