I.

La ekzotike ŝminkita arlekeno kun humila ĝojo flankentiris la kurtenon de la foira tendo. — Bonvolu, sinjora moŝto! Majstro Baltazar jam atendas vin.
La studento kaŝe ridetis la konscian eraron de la arlekeno, kiu facile povis diveni pro la fasko da libroj, kunpremitaj sub lia akselo, ke li devos fari longan vojon ĝis la titolo de ,,sinjora moŝto". Liaj lipharoj apenaŭ montriĝis. Nu kaj majstro Baltazar jam atendas lin?! Li estus volonte ridinta pro la flata komplimento, por ke vidu tiu ĉi foira pajlomanĝanto, ke ne kredemo, sed sole amuzivolo logis lin en la mizeran tendon. Li estus dezirinta ridi aŭ almenaŭ diri ion imponan, tamen li silentis. Post la flankentirita kurteno oscedis mallumo. Kiel ajn li regis sin, tamen li sentis koran timotremon, kvazaŭ granda mano peziĝus sur lian bruston. Li hezitis.
— Nu, bonvolu! Tute kuraĝe, sinjora moŝto! Post momentoj viaj okuloj kutimos la duonhelon. Cetere la meĉo de majstro Baltazar sufiĉe lumas. Bonvolu eniri do!
La studento trudis al si trankvilon levis la kapon, paŝis kun bone imitita facileco en la oscedantan mallumon. La multkolora ĉifonkurieno de la enirejo falis post li. Liaj okuloj, kutimintaj la sunbrilon, rimarkis nur post minuto, ke de ie malforta lumo filtriĝas tra la nigro kaj faras videblaj la mistikajn surskribojn, strangajn desegnaĵojn sur la tendomuroj. Li ne riskis antaŭenpaŝi, timis kunpuŝiĝon kaj prefere estus blasfeminta, sed la kortremo subpremis lian voĉon, katenis lian volon.
— Nur antaŭen. juna amiketo, nur kuraĝe! Post tri paŝoj vi povos ekpreni mian manon.
La milda baritono retrankviligis la koron de la studento. Liaj lipoj tiriĝis je rideto. Li priridetis sian efemeran timon. Subite li sentis, ke granda varma mano ekprenis la lian. Ĝi estis longunga blanke ŝminkita vira mano. Nek homan staturon, nek vizaĝon li vidis. La nigra kostumo de la nekonato senkonture unuiĝis kun la nigra fono. Post minuto, kiam liaj okuloj kutimis la duonhelon, ŝajnis al li, kvazaŭ tien-reen kliniĝanta amorfa ombro dancus antaŭ li. Sole la varma, blanke ŝminkita mano montris, ke vivanta homa estaĵo estas lia kunulo.
Denove la voĉo milde eksonis.
— Ĉi tie eksidu! Sentime eksidu!… Tiel! Nun rigardu al miaj okuloj!
La studento sentis, ke lia rigardo fiksiĝas al du fosfore brilantaj punktoj. Li ne vidis vizaĝon. Nur brilanta okulparo tra la ŝtofmasko katenis lian atenton. La nevidebla granda mano denove peziĝis sur lian bruston. Li bedaŭris jam sian scivolemon. Prefere li estus kriinta: lasu la komedion, ĉar mi tute ne kredas ja vin! Sed iel la vortoj ne eliĝis, kvankam li ne apartenis al la malkuraĝuloj. Liaj gimnaziaj kamaradoj konis lin tre brava. Nun tamen li tremis. Eh, sensencaĵo! Sole la artifika komedio influas al la nervoj. Post longa minuto la voĉo de majstro Baltazar demandis:
— Kion vi deziras?
Tiel simple, tamen strange sonis tiu ĉi demando post la bombastaj promesoj de la arlekeno, plengorĝe agitanta antaŭ la tendo, ke li tuj retrankviliĝis kaj en la respondo miksis ironion.
— Kial vi demandas? Via enloganto diris ja, ke majstro Baltazar jam atendas min. Nu, se li atendas, li scias kial?
Paŭzeto. La studento denove sentis, ke la du magnetaj okuloj kroĉiĝas en lian rigardon. Li jam pentis pri la antaŭa neglekta sinteno, ĉar la silento nun tre ekkuŝis sur lian bruston. Li volis ekparoli, sed ne povis. Kvazaŭ lia lango estus paralizita. Subite lia aŭdkapablo akriĝis. Li perceptis voĉojn, kiujn ĝis nun li ne aŭdis. Tute proksime al li malforta besta voĉo plendis. Sian rigardon li turnis tien. Jes, ja! La kobajoj de majstro Baltazar. Ili gruntetis ĉirkaŭ la skatolo de la horoskopoj. Lia liberiĝinta rigardo povis klare distingi la objektojn de la mizera tendo. Tablo, kelkaj seĝoj kaj primitivaj benkoj. En iu angulo sur la tero modestadis du pajlosakoj. Sur unu el ili kuŝis granda bruna maso, iel homforma. Sed eble, ke nur la hazardo formis homajn konturojn el la ĉifonoj, ĵetitaj unu sur la alian.
La voĉo de majstro Baltazar tiris for lian rigardon de tiu strangforma ĉifonmaso.
— Vi estas prava… Mi devas scii ja, kion vi deziras. Mi devos legi tion el via rigardo… Vi staras nun sur la sojlo de la Vivo. Vi scivolas ne pri la pasinteco, sed pri via estonteco. Vi estas fortika, preta por la lukto. Vi atendas multon, tre multon de la Vivo. Vi estas prava. La sola rajto de la juneco: atendi multon de la Vivo… Do, vi deziras koni vian estontecon, ĉu ne?
La voĉo de la foira komedianto ŝtelis sin en la animon de la studento. Tiu ĉi voĉo estis milda, trankvila, muziksona. Ne tia li prezentis al si la voĉon de la aŭguristo. Li pensis, ke li trumpetsone knaros ĉiaspecajn sensencaĵojn al li. Bone amuziĝinte pri tio li revenos hejmen kaj kun laŭta ridego rakontos pri la dudekfilera arlekenado. Vere, li seniluziiĝis pri majstro Baltazar. Tamen nun li konjektis, ke tuj li ricevos por sia bagatela dudekfilera monero ion, kio eble efikos ĝis lia vivofino. Tiu ĉi penso tremigis lian koron. Timo kaptis lin pro la estonteco. Eble la majstro aŭguros ion teruran. Ne, li ne volas koni la estontecon. Kial? Li ja ne povas aliigi la sorton. Li parolu nur pri liaj estanteco, pasinteco, nur ne pri la estonteco! Krome, se li parolos pri la pasinteco, facile estas kontrolebla la scikapablo de la majstro.
— Parolu pri mia pasinteco, kelkajn vortojn pri la nuno. La estonteco ĉimomente ne interesas min… Poste eble, kiam…
— Kiam vi konvinkiĝis pri mia scio. Tion vi volis diri, ĉu ne? Nu, bone. Aŭskultu!… Nun el tiu ĉi tendo ni duope ekiros reen sur via vivovojo. Donu manon… rigardu fikse al miaj okuloj!… Tiel!… Tuj kun mi vi migros tra multaj jaroj… Kiom?… Jes, mi scias jam. Dekok jarojn ni devos retroiri por alveni al via lulilo… Ne pensu nun pri la morgaŭa matematika temo… ne incitiĝu pro la maljuna Homero!… Tiel… nur kviete… tuj ni ekiras… Ĉu komprenite? Vi venos kun mi kaj ni haltos nur ĉe la gravaj okazintaĵoj…
La nevidebla mano peziĝis sur la bruston de la studento. Iom post iom li sentis la inertiĝon de sia volo. Majstro Baltazar monotone parolis kaj li vidis ĉion rakontitan.
— Ni estas sur la bordo de la rivereto, ĉe la abia arbaro. Proksime al mia tendo. Nun ni trairos la arbaron… Kial vi timas trairi? Pro la luno… Nun ne estas nokto, nur mia tendo prezentas mallumon… Jes, rememoro vin torturas. Ĉu malnova rememoro?… Infanaĝa rememoro. Nu, ankaŭ tien ni alvenos. Nur laŭorde… laŭvice… Antaŭe ni iru al la domo. Jes, al la granda flava domo… al avinjo Turtel. Ŝia kaduka figuro kurbiĝas tie ĉe la fenestro. Ŝi trikas aŭ flikadas kaj jen — jen ekrigardas la vojon. Ŝi atendas vin. Ŝi amas vin… kvankam ŝi eĉ parenco via ne estas. Simple nur avinjo Turtel. Kie estas via patrino?… Jes, mi scias jam. Poste ni revenos al ŝi… Lasu nun tiun matematikan temon, ne grave! Nun ni retroiras kaj ne pensados pri la morgaŭo… Kion vi rigardas sur la muro super via lito?… Ne rigardu nun tiun foton, fiksitan per desegnonajleto! Vere, Giza estas ja bela knabino, sed trompis vin. Ne doloru via koro! Vi ja nur pensas pri ŝi, sed ne amas ŝin. Iomete ŝi plaĉis al vi. Alice Fürtöŝ estas pli bela knabino kaj ŝi povas ridi kiel la kolombeto. Flate, dorlote… Ĉar profesoro Baranyoŝ iom riproĉis vin antaŭ ŝi dum la pasintjara maja ekskurso, vi ne hontu! Profesoro Baranyoŝ kondutis ja sentakte, sed… Jes, jes… vi ŝuldas dankon al li. Kiam vi venis en tiun ĉi urbon, tiam profesoro Baranyoŝ protektis vin… Jes, mi scias, ke vi ne koleras lin. Li prizorgas vin kiel patro pri la sia… Kie estas do via patro?… Ho, tre longe ni retrokuris!… Terura rememoro… Malfeliĉa knabo… Pro tio vi timas trairi la arbaron, kiam la luno lumas kaj ombroj ŝanceliĝas… kvankam ĝi ne estis tiu ĉi arbaro. Tiu arbaro etendiĝas larĝe en malproksima lando, en fremda lando… Ni kuru pli antaŭen al la unua rememoro! Mi tenas vian manon… Ne, ne tio ĉi estis via unua rememoro. Kiam la domo staris en flamoj kaj fremdaj soldatoj marŝis tra la arbaro, vi estis jam kvinjara. Tra la kela fenestreto vi vidis pezajn, senformajn botojn. Via patrino kriveadis. Vian ploregon glutis la profundo de la kelo… Ĉu vi ne havas pli fruan rememoron, vi estis ja superstiĉa en la kvina jaro?! Superstiĉa timo torturis vin… Jes, nun ni alvenis al la unua rememoro… Viaj etaj manetoj enterigis mortintan kokidon, tre malgrandan kokideton lanugan. Kvarjara vi estis tiutempe kaj… kaj la postan tagon vi trovis malplena la lulilon de via fratineto. Ankaŭ la gepatroj enterigis. Pro tio ĉi vi estas do tiel superstiĉema?!… Kaj vi saltis en la tombon sur la ĉerketon?! Ne estu tiel superstiĉema!… Vidu, tia ago estas preta nutro por la malfortuloj. Certe oni aŭguradis, ke ankaŭ vi sekvos la fratineton. Ili ne pravis. Jen vi vivas sana, saĝa kaj klopodema… Lasu nun la matematikon!… Via patro laboris en la proksima urbo. La patrino bakis panojn kaj multe, multe ploris… Fremdaj soldatoj venis. Ili metis monon sub la pajlosakon kaj ankaŭ la sinjoro pastro donacis monon al la patro… kaj foje en la nigra nokto ektondris la kanonoj kaj vi kun la patrino kaŝis vin en la kelo. Jes, multe da botoj antaŭ la fenestro. Soldatbotoj. Oni rompis la pordon de la domo, tiris kaj trenis kun si vian patrinon el la kelo. Vi terurite aŭdis ŝian vekriadon kaj pro timo kaŝis vin malantaŭ barelo. Longe vi tremis tie. Lunlumo penetris tra la fenestro. Ekstere ĉio silentis… Pro malsato vi ekiris, sed glitfalis sur la ŝtuparo. Viaj manoj fariĝis ruĝaj pro gluema malsekaĵo… Kiam vi atingis la kelopordon, vi trovis la sinjoron pastron kuŝanta ĉe la sojlo. Li dormis tiel profunde, ke li eĉ ne rimarkis vian falon sur sin. En la ĉambro senmove kuŝis tiu fremda soldato, kiu loĝis ĉe viaj gepatroj. Vi miris, ke la porpana tranĉilego elstaras el lia brusto… Vi serĉis la patrinon. Ŝi ne estis en la domo. Sur la vojon vi iris kaj ekmarŝis kaj marŝis. La luno lumis. Ĉe iu apudvoja arbo sur branĉo pendis longa korpo. La scivolemo logis vin tien. La longa, senmove pendanta korpo estis via patro. Li montris sian langon al vi kaj vi pensis pri ŝerco. Ankaŭ vi montris langon al li kaj poste petis panon. Pacience, insiste longajn horojn vi petegis por la pano, sed via patro montris nur langon al vi… Poste venis soldato. Li ekprenis vian manon kaj parolis al vi. Vi ne komprenis lin, nur vidis, ke la soldato larmas… Li portis vin al multaj soldatoj, kies lingvon vi ne komprenis. Oni sidigis vin sur veturilon inter kestojn kaj sakojn. Tie vi kaŭradis, maĉadis biskviton kaj gapis al la longbarbaj, sovaĝaspektaj, ĉiam kriegantaj soldatoj, kiuj akompanis la veturilojn. Ili donacis al vi multajn ludilojn: kuprajn butonojn, uzitajn kartoĉojn, malplenajn ladajn skatoletojn. Kalokrustaj manoj karesis viajn buklojn, kistuŝo de nerazitaj vizaĝoj kolorigis viajn vangojn… Foje venis iu bele vestita soldato kaj multe kriadis, montris al vi kaj denove kriadis. Via koreto ektremis, ĉar la soldatoj rigardis vin kompate kun larmoj en la okuloj… Kiam la elegante vestita sinjoro foriris, oni envagonigis vin, kaj la vagonaro kuregis longe, longe. Kelkfoje pasis tago kaj nokto. Vi rememoras nur pri soldato kun bandaĝita brako, ĉar li varmigis vin sub sia mantelo… kaj en la vagono ŝvebis naŭza malbonodoro kaj la soldatoj veadis… Foje multe da blanke vestitaj sinjorinoj kaj sinjoroj venis. Oni forportis la soldatojn sur brankardoj. La soldato kun la bandaĝita brako prenis vin kun si en grandan blankan domon, kie la sama malbonodoro kiel en la vagono tordis la nazon. Tre multaj venis por primiri la soldatojn kaj ankaŭ vin. La soldato kun la bandaĝita brako donis monon al iu virino, kiu foriris kun vi, banis vin, aĉetis novan vestaĵon por vi kaj enlitigis vin. Ĉiutage vi vizitis kun ŝi la soldaton en tiu granda domo, kie li kuŝis, sed lia brako jam ne estis bandaĝita, ĉar jam li ne havis kion bandaĝigi. Nur tiu mano lia karesadis vin, kiu tenis la mantelon super vi en la vagono. La mano karesadis, li parolis al vi multe, tre multe kaj kvankam vi ne komprenis la vortojn, tamen vi sentis la koran varmon radiantan al vi… Iun tagon vi trovis la soldaton civile vestita kaj vi ne devis reveni plu kun la virino en la urbon. Vi ambaŭ vojaĝis malproksimen. Ankaŭ tie oni parolis lingvon, de vi nekomprenatan. Ĉe stacidomo bela eleganta sinjorino atendis la soldaton. Rimarkinte, ke nur unu brako etendiĝas por ĉirkaŭpreno, ŝi svenis, terenfalis. Tumulto… Bela domo kun granda ĝardeno. Multaj ĉambroj kun multaj bildoj. En iu ĉambro longa muzikanta kesto… La unubrakulo jam ne portis uniformon sur si. Ĉiutage li iris en domon, kie antaŭ li kuŝis libroj kaj paperoj. Dum la tuta tago fremdaj homoj el- kaj eniris al li. La servistino prizorgis vin. Poste vi havis tre multajn samaĝajn ludkamaradetojn, kiuj instruis vin pri la lingvo… Jes, la patran lingvon vi tute forgesis kaj rapide alkutimiĝis la novan situacion. Nur la belan sinjorinon, la edzinon de la unubrakulo, vi ne povis ekami. Ŝi batis, torturis vin ĉiam, kiam la edzo ne estis hejme. Kaj kiam li estis hejme?! Eĉ tiam. Klare vi rememoras, ke foje dum tagmanĝo, kiam la unubrakulo kisis vin, ŝi tiel kruele ekpuŝis vin sub la tablo, ke vi ekveis pro la doloro… Tre multaj vizitantoj donis la anson unu al alia. Konstanta regalado. Ĉe tiaj okazoj vi estis ordonita resti en la infanĉambro. Bildolibrojn vi rigardadis, la bildolibrojn de iu, kiu vivis antaŭ vi kaj kies liton nun vi okupis kaj kies ĉemizetojn, ŝuetojn nun vi posedis. Pli poste vi eksciis ion pri la nekonato. En la biblioteka ĉambro de la unubrakulo sur la skribotablo vi ekvidis kadrumitan foton. Kvin- aŭ sesjara knabeto ridetante rigardis al vi. La servistino kontentigis vian scivolon. La fileto de la unua edzino de la unubrakulo li estis. Dum la epidemio li mortis, ĉar la duonpatrino ne tre vartis la etulon, kies patro en la tranĉeo fosis per ungoj la teron… Poste okazis granda tragedio. Vi malsaniĝis. Eĉ la lernejon vi ne povis frekventi. La unubrakulo pasigis noktojn ĉe via lito kaj ploris, ploregis, kvankam li ne estis via patro. Lian edzinon nur tre malofte vi vidis. Plejofte la maljuna servistino sidadis apud vi. Tiu, kiu flegis ankaŭ vian antaŭulon. La sinjorino akceptadis gastojn aŭ iris viziti iun el siaj amikinoj. La unubrakulo dum la tuta tago laboris en la oficejo… La krizo de la malsano proksimiĝis. La unubrakulon vokis lia devo en la najbaran vilaĝon. Ĉe la lito sidadis sole la maljuna servistino. La sinjorino retiriĝis en sian ĉambron. Nokte kaleŝo haltis antaŭ la domo. La unubrakulon repelis la skrupulaj timotremoj pro vi. Li havis inkubojn, viziojn. Li vidis vin mortanta. Neatendite li ekaperis en la domo kaj post kelkaj minutoj okazis la tragedio. Sian edzinon kun ŝia amato li skurĝis for de la domo… Kaj pasis multaj jaroj. Vi ricevis kun la nomo de la unubrakulo ankaŭ lian amon. Li prizorgis vin, instruigis vin en la lernejo kaj ŝirmis vin eĉ kontraŭ la vento. Sed ĉagreno muelis, taŭzis la koron de la malfeliĉa viro pro la forpelita virino. Kiam vi fariĝis gimnaziano, li jam estis ruinigita. Lian animon — la ĉagreno, lian sanon la alkoholo neniigis… Iun tagon unu el la profesoroj kondukis vin hejmen. La unubraka viro vaksflave kuŝis sur la lito. Per propra mano li malfermis la pordegon de la Trankvilo… Oficialaj personoj venis, foriris. La domo ŝanĝis mastron, tamen restis iom da mono. Iun tagon alvenis profesoro Baranyoŝ por konduki vin kaj la maljunan servistinon, avinjon Turtel en tiun ĉi urbon. Por la restinta sumo li aĉetis tiun flavan domon, kie vi nun loĝas. Profesoro Baranyoŝ estas via oficiala prizorganto. Li estas la plej maljuna frato de la unua edzino de la unubrakulo. Li instruas matematikon kaj amas vin… Ĉu mi daŭrigu?
La studento skuiĝis, kvazaŭ vekiĝinte el terura inkubo. Li ja ne dormis. Li aŭdis, eĉ vidis ĉion, kion majstro Baltazar diris, kaj sentis la premon de lia mano kaj tamen… Per rigardo li serĉis la magnetan okulparon. Ĝi palpebrumis lace maljune, la manpremo malfortiĝis.
— Ĉu mi daŭrigu plu aŭ mi parolu pri la estonteco?
— Ne, ne parolu pri tio! — Li respondis mallaŭte kaj lia voĉo vibris.
— Memkompreneble, jen la superstiĉa timo. En via kvara jaro ĝi radikiĝis en via animo. Malfeliĉa knabo! Kion mi scias pri la estonteco? Eĉ lion mi legus el viaj pensoj kaj formus el viaj revoj, sopiroj kaj spicus la tuton per kelkaj konsiloj. Laŭ miaj sentoj, respektive laŭ viaj sentoj mi avertus vin pri danĝeraj maliculoj kaj petus dudek filerojn pli, ĉar la parolo pri la estonteco kostas pluan dudekfileran moneron. Do, ni konsentis. Vi ne bezonas koni la estontecon.
— Ne,… sed tamen mi donos al vi tiujn dudek filerojn.
— Danke mi akceptas.
La studento elpoŝigis sian monujon kaj ties modestan enhavon ŝutis sur la tablon. Eĉ du arĝentaj pengoj troviĝis inter la nikelaj moneroj. Li lasis ĉion tie, leviĝis, sed ne tre volonte ekiris. Li estus preferinta paroladi kun tiu ĉi mistika mizerulo, kiu por dudek fileroj vendas sian sciencon. Kiel stranga mildvoĉa komedianto! Post la unua paŝo li returnis sin.
— Ĉiam vi havas nur tiom malmulte da vizitantoj, ĉu ne?
— Dum ordinaraj tagoj malmulte. Estas tago, kiam neniu vizitas min. Sed dum dimanĉoj kaj festotagoj mi havas laboron. Venas al mi simplaj homoj. Ili volas vidi komedion kaj bone distri sin.
Kontraŭvole pensis la studento, ke ankaŭ li venis por tio, sed li ne estis gaje distrita. Kie forestis la komedio? Ili ja interparoladis. Eĉ la kutima arlekenado ne akompanis ĉi tiujn parolojn.
— Ĉu ankaŭ tiujn vi amuzas tiel kiel min?
— Ne. Por tiuj mi aŭguras per kartoj, starigas antaŭ ilin kabalistajn bildojn kaj tenas en ilia rigardo kristalglobon. Mi sugestas sonĝojn al ili kaj diras tion, kion ili pleje deziras. Ĉefe, ke la publiko estu kontentigita.
— Ankaŭ mi venis por amuziĝi. La arlekeno ekstere promesis komedion. Kial vi ne komediadis ankaŭ por mi?
Post momenta paŭzo majstro Baltazar profunde klinis sin.
— Estu laŭ via deziro. Vi ja sufiĉe malavare honorariis tiun duonhoron, kiun vi pasigis kun mi.
En lia voĉo estis ia plendtona vibro. La studento eksentis tion. La komedianto estas laca. Certe li estas maljuna. Kompato kaptis lian koron kaj li koleris pri si, ke li aludis pri la amuzado. Li provis korekti la sentaktecon.
— Ne! Vere mi ne deziras tion. Vi estas ja sufiĉe laca.
— Dankon. Hodiaŭ mi ne tre volonte kriadus. Morgaŭ komenciĝos la granda distrikta foiro dutaga kaj… Vi ja komprenas, ĉu ne?
— Komprenite. Nu, postmorgaŭ mi venos kun la tuta klaso. La knaboj estos dankema publiko.
— Dankon pro via subteno. Postmorgaŭ mia arlekeno havos pli bonan humoron kaj ŝercos. La junaj sinjoretoj bone amuziĝos.
La studento ekiris al la elireja aperturo. Sur la pajlosako ekmoviĝis la bruna homforma ĉifonmaso. Du larĝe malfermitaj okuloj gapis al la foriranto. La studento returnis sin. La okuloj timigite kaŝis sin inter la ĉifonojn.
— Majstro Baltazar, se mi ne ofendas vin per mia propono — sendu la arlekenon hodiaŭ en la flavan domon ĉe la rivereto. Avinjo Turtel volonte sendos vespermanĝon por vi.
Majstro Baltazar ne respondis tuj, kvazaŭ li pripensus la bonkoran proponon.
— La viziton de la junaj sinjoretoj mi dankas jam antaŭe.
La studento komprenis la diplomatian rifuzon. Iom li sentis sin ofendita. Sed kion fari? Majstro Baltazar estas ekstravaganca homo. Li etendis do la manon por adiaŭi.
— Ĝis la postmorgaŭa revido!
La kurteno de la aperturo falis. La arlekeno ekkriis kvazaŭ el dormo skuite.
— Ni havu la honoron kiel eble plej baldaŭ, sinjora moŝto!
La studento kun rapidaj paŝoj trairis la foirplacon. Li estis jam paŝanta tra mallarĝa strateto sur la vojo al la abia arbaro, kiam majstro Baltazar eksidis al sia tablo por kalkuli la tie lasitan sumon.
— Du pengoj 73 fileroj kaj 20 fileroj estas du pengoj 93 fileroj kaj antaŭtagmeze kvinoble dudek estas unu pengo, fruposttagmeze dufoje…
Sonora flata voĉo rompis la unutonan murmuron.
— Aveto, kiu estis li?
Majstro Baltazar ĉesigis la kalkuladon, rigardis al la knabino aperanta el la bruna ĉifonmaso.
— Mi ne scias, Eva. Neniam li pensis pri sia nomo… Tri pengoj 93 fileroj kaj dufoje 50 estas kvar pengoj 93. Sep horoskopoj, tio estas…
— Kaj ankaŭ postmorgaŭ li venos, ĉu ne?
— Jes, li promesis… tio estas sepoble dekses, do…
— Kial vi ne lasas iri Fridolinon?
— Ĉar ni ne estas almozuloj, sed malriĉaj komediantoj… La hodiaŭa enspezo estas do 5 pengoj 95 fileroj.
Majstro Baltazar ekstaris, prenis feran skatolon el sub la pajlosako, metis la monon en ĝin, poste elkriis al la arlekeno:
— Fridolin, hodiaŭ ni jam atendas neniun. Fridolin rapidis faligi la grandan tolon de la enirejo. Majstro Baltazar fortiris de sia kapo la nigran ŝtofmaskon. Liaj neĝblankaj haroj ekbrilis en la lumo de la malgaje palpebrumanta meĉo.
— Kaj diru, aveto, li estas gimnaziano, ĉu ne?
— Jes, li estas gimnaziano… jam granda gimnaziano… Fridolin, alportu akvon en la lavujon! Ankaŭ vi, Eva, pretigu vin. Dum la tuta tago vi sidadis en la varma tendo.
La knabino leviĝis, ordigis siajn harojn, vestojn kaj pensadis ĉiam pri la lastaj frazoj de la studento. La granda flava domo… ĉe la abia arbaro… Ŝi promenis ja kelkfoje tie, sed neniam ŝi rimarkis tiun grandan flavan domon.
Fridolin alportis la akvon. La knabino denove scivoladis.
— Aveto, diru, ĉu tia gimnaziano estas ia grava afero?… Ĉu li estas ia tre fiera io?
— Jes, tia granda gimnaziano estas ankoraŭ tre fiera io… Huh, kiel freŝa estas la akvo!.. Nur tia gimnaziano estas tre fiera io, Eva, ĉar kiam li fariĝos memstara viro, tiam li povos fariĝi nenia pli… Eh. kiel freŝe! Nu kaj kie la sapo?
— Kaj diru, aveto, li volis koni la estontecon, ĉu ne?
— Ne, li scivolis pri la pasinteco… Ho, ne bone! Rigardi reen al la pasinteco ne estas bone. Kiu nutras sin el ĝi, tiu jam estas mortinta.
— Kaj… kaj, aveto, ĉu tiu ĉi gimnaziano… ĉu ankaŭ li estas jam mortinta?
En la voĉo de la knabino plore vibris io tima, io ĉagrena. Majstro Baltazar ne rimarkis tion. Liajn okulojn pinĉis la sapŝaŭmo. Indiferente li respondis.
— Ankoraŭ li ne mortis… Eble li nun naskiĝas. Malfeliĉa knabo, mi kompatas lin pro lia pasinteco kaj pro lia koro, ĉar nedisputeble li havas koron… koron li havas.
Longe, kvazaŭ maŝine ripetis en si la knabino:
— Nedisputeble li havas koron… koron li havas… koron… koron.

Sekva ĉapitro