III.

La vesperiĝo etendiĝis super la foirplaco. Tra fendeto de la tendo de majstro Baltazar malforta radio elpenetris en la senhoman duonhelon. Tremanta, vibranta lumo de flagranta meĉo. Tiun meĉlumon spionis la studento jam de unu horo. En la varmeto de tiu ĉi lumo ardis lia koro, kaj atendis, atendis.
En la tendo ĉe la tablo sidis majstro Baltazar kaj Fridolin, la arlekeno. Sen maskoj, peruko kaj ŝminko tiaj estis la du komediantoj, kiel la antaŭenĵetita bildo de la vintro. Blankaj haroj, en la okuloj laca brilo, sur la vizaĝoj vivplugitaj sulkoj.
— Hodiaŭ ni havis bonan tagon, Baltazar.
— Ni havis bonan tagon.
— Precipe en la matenaj lioroj.
— Jes, Fridolin. Antaŭtagmeze ni havis tre multajn vizitantojn. Posttagmeze ne tiom multajn.
La knabino kuŝis sur la pajlosako, rigardis al la tendoplafono. En ŝiaj okuloj brilis larmoj. Fridolin ordigis la tablon, forigis la restaĵon de la modesta vespermanĝo. Baltazar la kuŝejojn pretigis por la nokto. La lipojn de la knabino senvola ĝemo lasis for.
— Ĉu vi estas malsana, Eva? — Kun skrupulema amo turnis sin majstro Baltazar al la knabino.
— Mi ne estas malsana, aveto… Mi pensadas.
— Ĉu vi aŭdas, Fridolin, nia Suneto pensadas.
Fridolin faris miregantan grimacon. Li impresis tiel komika, ke Baltazar ekridetis.
— Fridolin, ĉu ne estus pli bone, se de nun vi sen masko allogus la publikon?… Pri kio vi pensadas, Eva?
— Pri kio, aveto?… Kiel mi povu klarigi tion al vi?
Majstro Baltazar laŭte ekridis.
— Permesu, ke mi divenu!… Nu, nia suneto pensas pri tiu varma mantelo, kiun ni vidis en la montra fenestro de la vestovendisto hieraŭ. Vere, ĝi estas bela peco… Ankaŭ ĝia prezo estas bela, sed nebezone pensadi pri ĝi. Mi promesis al vi, do vi ricevos ĝin.
— Vi eraras, aveto. Mi pensadis ne pri tio.
— Kvankam pensadi pri tio estas bone, ĉar baldaŭ alvenos la vintro. La varmo estos bezonata, ĉu ne, Fridolin?
— Jes, jes! La varmo estos bezonata. Vi jam havas novajn botetojn, vintran ĉapon, nur la mantelo mankas. Sed ankaŭ ĝin vi havos morgaŭ. Ĉu ne, Baltazar?
— Kaj vi? Kion vi havos? Ĉiun aŭtunon vi forgesas pri vi mem.
— Do kion ni havu? Ni reprenos la malnovajn ĉifonojn. Por du tiaj maljunuloj, kiel ni, estas ne grave, per kio ili defendas sin kontraŭ la vintra frosto.
La knabino ekploris. La maljunuloj embarase klinis sin al ŝi.
— Kio okazis al vi, suneto nia?… Tute certe vi estas malsana.
— Vi estas tiel bonaj, tiel bonaj kaj mi… mi estas malbona, nedankema!
La skrupuloj de Fridolin vaporiĝis. Li aŭdigis zorgpelan mokridon. Baltazar serioziĝis, longe rigardis al la okuloj de la knabino. Ŝi rapide fermis siajn okulojn.
— Donu al mi vian manon, Eva! — Baltazar parolis tre milde kaj prenis ŝian manon, sed ŝi elŝiris kaj kaŝis ĝin sub la kusenon. — Kio estas al vi, Eva?
— Nenio, aveto, nenio. Nur ne volas mi, ke vi divenu pri kio mi pensadas… Mi ne donas al vi manon kaj mi ne rigardos al viaj okuloj, ĉar tiam vi divenos…
Sur la vizaĝo de Fridolin baraktis ĝeno. Baltazar trankvilige glatigis la harojn de la knabino kaj poste pretigis plu sian kuŝejon. La knabino kun rigida rigardo kalkulis la flikojn de la tendoplafono. Subite ŝi ellitiĝis, ekprenis manon de Baltazar kaj kisis ĝin, tiris al si la maljunan Fridolinon kaj dorlote karesadis lian sulkan ŝminkmorditan vizaĝon.
— Ne koleru, aveto!… Ne koleru, Fridolin! Mi ne scias ja, kio okazis al mi… Mi volus nur plori, tre multe plori… Pardonu al mi kaj ne koleru!
— Mi ne koleras, Eva. Mi scias ja, kio estas al vi. Mi ne koleras. — En la voĉo de Baltazar vibris profunda emocio. — Mi eĉ ne miras. Vi estas printempo. Ni estas aŭtuno. La tendo muelas vian animon. Kompatinda turmentita ŝlosita suneto vi estas… Fridolin, Eva bezonas distradon, societon. Ŝi ne estas ja infano plu.
Fridolin kun dolora sento protestis.
— Ŝi estas ankoraŭ nur deksesjara.
— Malbone vi esprimis vin, Fridolin. Ŝi estas jam deksesjara. Sole via dorlotema amo vestas ŝin konstante en infanrobetojn. Eva jam plenkreskis. Ŝi sentas nian prizorgon kateno.
La vortoj de majstro Baltazar kvazaŭ ŝire tordadis la koron de la knabino. Ŝi laŭte ekploregis.
— Ne, ne parolu tiel, aveto! Tutanime mi amas vin ambaŭ, mi volas resti ĉiam kun vi. Mi volas esti bona, obeema. Ne diru, ke via amo estas kateno por mi. Neniam mi volas forlasi vin, neniam… Kiu povus ja ami min tiel kiel vi?
Fridolin preskaŭ malespere kisadis ŝiajn etajn manojn.
— Memkompreneble, ke vi ne foriros de ni. Kiu diris, ke vi devas forlasi nin? Vi restos kun ni, ĉiam kun ni. Vi estas nia suneto.
Baltazar eksidis apud la knabinon kaj rigardis antaŭ sin. Fridolin kun taŭzaj antaŭsentoj en la koro premis al si forte la ploretantan knabinon. La meĉo ekflagris sur la tablo kaj estingiĝis.
Doloro ektordis la koron de la studento. Li vane atendis. Verdire, la knabino ne promesis pervorte, nur ŝiaj okuloj ridetis konsente, kiam posttagmeze li vizitis majstron Baltazar por sciigi lin pri la morgaŭa veno de la VII-a kaj VIII-a, klasoj. Ĉe la kaso li ŝovis slipeton en la manon de la knabino kaj ĉe lia foriro ŝi jese respondis je lia demanda rigardo. Sed estas eble, ke oni ne permesas al ŝi foriri aŭ fremdaj manoj trovis la letereton. La penso frapis lian koron. Ĉu ŝi estis batita pro tio? Tiaj komediantoj ne apartenas al la delikatsentaj homoj. Li jam legis pri tiaj, vidis filmojn, kie… Ne! Verŝajne ne! La knabino diris ja, ke la du maljunuloj nomas ŝin suneto kaj loĝi en la tendo ne estas malbone… Ankaŭ en la flava domo loĝi ne estas malbone, tamen li pleje estus dezirinta vagadi libere kiel senhejmulo tenante ĉiam la manon de la knabino en la sia.
Longan horon li atendis esperplene, poste kun dolora rezigno ekiris hejmen, sed ĉe la rando de la foirplaco returnis sin kaj singarde ŝtelire proksimiĝis al la tendo. Al la tolmuro li premis sian orelon tie, kie li konjektis la kuŝejon de la knabino. Ŝian spiretadon li volis aŭskulti nelonge, nur kelkajn momentojn por konsolo.
Mallaŭta interparolado aŭdiĝis tra la tendomuro. La aldotonan voĉon de majstro Baltazar li aŭdis.
— Jes, Fridolin, ni devas konsideri tion… Ne sufiĉas la nova varma laŭmoda mantelo, se ne estas iu, kiu admiras en ĝi la posedantinon. Kion valoras la novaj botetoj, se neniu rimarkas, kiel filigranaj estas la piedoj en ili, kaj kial la vintra ĉapelo, se al neniu kaŭzas plezuron la blondaj bukloj, petolantaj el sub ĝi?
— Mi ne komprenas vin, Baltazar. Nia amo rimarkas ja ĉion ĉi, admiras, primiras. Ŝi estas ankoraŭ tro infana por vivi je la plezuro de fremdaj okuloj kaj ne forgesu, kiom la mondo estas malica, kiom malsata, kiom egoista!
— Ankaŭ vi estas egoista, Fridolin. Ankaŭ vi ne estas pli bona ol la mondo.
— Mi?! Nu, kiel vi povas diri tiajn malsaĝaĵojn?! Mian patrecan amon oni ne povas kornpari kun tiu de… Ne, ni ne parolu pri tio!
— Vi estas tute prava, Fridolin. Vian patrecan amon oni ne povas kompari kun la amo, je kiu sopiras ŝia koro nun malfermiĝanta… Nia amo estas palpebrumanta meĉo, kiu baldaŭ laste flagrante estingiĝos kaj forlasos tiun ĉi infanon sen lumo, sen varmo. Nia maljuneca egoismo katenas tiun ĉi infanon al la tendo. Fridolin, ne forgesu, ke ŝi estas jam deksesjara kaj hieraŭ ŝi demandis: "Aveto, ĉu tia granda gimnaziano estas io tre fiera afero?"… Jes, tion ŝi demandis. La koro de la studento ektamburis. Li aŭskultadis nervostreĉe. Silento regis en la tendo. Fridolin ne respondis. Li skrupule meditadis pri la vortoj de Baltazar. Lia maljuna samsortano estas prava. Tiu ĉi demando estas heroldo de la burĝoniĝo. La hieraŭa studento, kiu venis eĉ hodiaŭ…. Jes, li jam rememoras. La knabino salutis lin kun stranga rideto… Kaj tiu studento revenos eĉ morgaŭ. Verdire li venos ne sola, ĉar li portos kun si siajn amikojn, la grandajn gimnazianojn, sed tamen… La manoj de Fridolin pugniĝis. Ŝtelisto spionadas ĉirkaŭ la domo kaj estas utile atenti pri li.
— Kion vi pensas, ĉu ili konas unu la alian?
— Kiuj?
— Nu, ŝi kaj la gimnaziano… Tiu, kiu vizitis nin hieraŭ, hodiaŭ kaj kiu venos eĉ morgaŭ.
— Mi ne pensas. La gimnaziano eĉ ne vidis ŝin.
— Sed jes, li vidis ŝin ĉe la kaso. Kun brilantaj okuloj ili ridetis unu al alia. Kion vi opinias, Baltazar, pri tiu ĉi stranga rideto kaj kial brilis iliaj okuloj tiel nekutime?
Baltazar ne respondis. Fridolin grumbladis plu en si. La studento spirretene aŭskultadis. Lia koro tremis. Li sentis la timon de la surprizita kulpulo. Do, ilia rigardo perfidis ilin kaj verŝajne eĉ riproĉis, turmentis pro tio lian arbaran feineton, tiun senpekan knabineton, tiun… tiun sanktulinon.
Klakantaj paŝoj, proksimiĝantaj al la tendo, eksonis. Ĉu policano aŭ iu malfrue hejmeniranto? La studento surventriĝis. Per ombro li kaŝis sin kontraŭ malkovro. Bonŝance la foirplaco estis malluma, la proksimiĝanto verŝajne havis urĝan aferon, ĉar li tre rapidis kaj ne rimarkis lin. La figuro pasis preter la tendo. Iu virino. Por momento ŝi ŝajnis konata, sed li ne havis tempon serĉadi inter la rememoroj, ĉar la trafiltriĝanta voĉo de Fridolin plene ekregis lian atenton.
— Baltazar, mi volas scii, pri kio ŝi pensadas, kion ŝi sonĝas… Prenu ŝian manon!
— Mi ne havas potencon pri ŝia dormo… kaj… mi ne volas fariĝi sonĝrabanto…
— Jes ja, vi ne amas ŝin tiel kiel mi. Vi eĉ ne povas ami ŝin tiel. Ŝi estis jam okjara, kiam vi konatiĝis kun ŝi. Sed mi… mi, kiu prenis ŝin orfa, forlasita al mi de la ŝtupo de cirkoveturilo kaj vartadis, flegis ŝin, kun kortremo atentis pri ŝia spiretado kaj longajn noktojn ploregante preĝis, ke Dio gardu kaj vivigu ŝin je mia konsolo… Vi, Baltazar, ne povas ami ŝin tiel, kiel mi…
— Sensencaĵojn vi parolas, Fridolin. Kial vi estas malesperigita? Ŝi estas ja kun ni. Kaj krome vi asertas malveraĵon, Fridolin, mia bona maljuna samsortano. Vi asertas, ke vi amas ŝin pli ol mi kaj jen vi volas priŝteli eĉ ŝiajn sonĝojn. Ne sufiĉe por vi, ke ŝi oferas siajn tagojn al ni? Nun ekfloras ŝia juna koro. Se ŝi sonĝas pri la gimnaziano, ne venenu ŝian ĝojon. Permesu al ŝi sonĝi belon pri la printempo kaj ne ŝovu grizan kapon, sulkplenan vizaĝon inter ŝiajn revojn. Kial fortimigi ŝin ĉe la komenco per la penso de la formortado?
— Ofte vi estas tiel stranga, Baltazar. Mi volas nur gardadi ŝian vivon eĉ dum la dormo kaj ne priŝteli ŝiajn sonĝojn. Ĉu vi komprenas, mia maljunuleto? Tiu gimnaziano povos delogi ŝin, vundi ŝian puran koron, li povos eble per belaj frazoj ekposedi ŝin kaj poste forlasi por ĉiam.
Sovaĝa kolero ekregis la studenton. Tiu ĉi maljusta akuzado ofendis lin kaj tiun korkaresan senton, kiu ĉiam pli profunde plenigis lian animon. Li vidis makulita per tiu ĉi supozo tiun knabinon, kiun li vidas sanktulino. Eĉ se li mem estus tiel aĉa, tiel pekema, kiel Fridolin supozas, la radia pureco de tiu knabino levus lin el la marĉo. La malbonulo devas terenfali, la skeptikulo fariĝi kredanto antaŭ ŝi.
— Aŭskultu, Fridolin, mi konas la animon de tiu gimnaziano. Hieraŭ mi tenis lian manon en la mia kaj alkroĉis mian rigardon al la lia kaj retroiris la vojon, kiun li faris ĝis nun. Li havas senteman koron, varme kompateman, revoteksantan, por ideoj entuziasmiĝantan koron… Malfeliĉa li estos dum sia tuta vivo… Kompatinda trovita infano.
— Ĉu trovita infano?
— Jes, kiel nia amata suneto.
— Baltazar, ili konas unu la alian!… Jes, ili konatiĝis ie! Nun mi komprenas jam… Tiam mi miretis, priridetis, sed nun…
— Pri kio vi miris?
— Hodiaŭ tagmeze dum la tagmanĝa paŭzo subite ŝi turnis sin al mi kaj demandis: ,,Diru, Fridolin, kio estas priplorinda en tio, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas?"
— Ĉu tion ŝi demandis?
— Jes, tion.
— Vere, ili konas unu la alian, Fridolin. Verŝajne pro tio ŝi ekploris hodiaŭ vespere, ke ŝi komprenis, kio estas priplorinda en tio. Kompatindaj infanoj! La malgranda komediantino kaj la gimnaziano… Du renkontiĝintaj animoj, kiuj sentas, ke ili apartenas unu al alia kaj… kaj… postmorgaŭ la veturilo portos for la komediant-knabinon kaj la studenton katenas al la lerneja benko la matematiko kaj ĉio ĉi tiam, kiam ilia animo banas sin en printempaj sunradioj. Mi diras al vi, Fridolin, ke vere estas priplorinde, ĉar la sortokolero ankoraŭ ne tusis ilin kaj ili ne scias tion kion mi… Ili ne scias. ke sur duobla vojo pilgrimas la animo kaj nur fabelas la Vivo kaj nur fabelas la Sonĝo. La vojon de la Vivo ombrumas nigraj nuboj; tiun de la Sonĝo orumas la rideto de la ĉielbluo. La ornamo de la unua estas teraj sarkindaĵoj; tiu de la dua estas pompantaj sopirfloroj… kaj sur la duobla vojo trenas pene sin antaŭen, ĉiam antaŭen la Homo: la unu korpo kaj unu animo. Li ŝirkolektas la sarkindaĵojn kaj mensogas al ili koloron, odoron, por ke li povu doni sencon al la longa vojo. Li neas la ŝtontranĉitajn vundojn, nomas la doloron plezuro, por ne svenfali sub la pezo de la senresponda kial?… Kaj kio estas la celo? La fino. Por tio estas la baraktanta sinpelado, la mistifikaj koloraj mensogaĵoj, la grasigitaj bagateloj, la troa ambicio de la naneco, por ke li povu eviti la finon. Ĉu fino aŭ nova komenco? Li ne scias. Ĉe la sojlo de la elirejo li trovas sin vid-al-vide kun nova demando kaj poste kapitulacas antaŭ la Neevitebla. Egale ĉu fino aŭ nova komenco, ĉar ĝia nomo estas sama: Morto…. Kaj la erarema malkuraĝa Homo pro timo mensogas al si Eternan Vivon. Li provas rifuĝi, volas eskapi de la Vaneco kaj de la ŝtonplena vojo de la Vivo li transkuras sur la sopirfloran paŝejon de la Sonĝo, kun nevelkebla espero vagadas en la Senlimeco, kiu kondukas al la Senmorteco… Kompatindulo, li forgesas, ke la vojo de la Vivo kaj Sonĝo estas senfina, ĉar ne ekzistas Tempo, nek Loko, ekzistas nur ŝajno… Jes, nur Ŝajno. Al tiu ĉi ŝajno kroĉiĝas ĉiu scienco de la Homo. Li vivas, luktas, ripozas, kreas, mortigas por kaj pro la ŝajno. La ŝajno estas la leĝo, kiun li konsideras dia revelacio kaj lia dio estas tiu suvereno, kiu estras la ŝajnon. Por indulgo li petegas al la Ŝajno kaj la ŝajnoleĝo frakasas lin, egale, ĉu li pilgrimadas sur la ŝtonplena vojo de la Vivo aŭ sur la sopirflora paŝejo de la Sonĝo. Ne ekzistas pardono, ĉar nur Ŝajno estas la Vivo, la Sonĝo, la Morto… Kio estas do? La perioda movo de la ŝajnoj kaj tio ĉi donas la iluzion pri Tempo, Loko, Vivo, Sonĝo kaj Morto.
Longa silento. Kun soifa animo aŭskultis la studento. Li absorbis la vortojn, kvankam ili gutetis danĝeran venenon al lia ekfloranta intelekto. Muta admiro vekiĝis en li al la maljuna komedianto. Li vidis lin timige giganta spirito kaj en sia fantazio li prezentis lin reenkarniĝo de saĝulo de antikva epoko longe forgesita.
— Strangajn, kuriozajn pensojn vi havas, Baltazar, — rimarkis mallaŭte Fridolin. — Mi dezirus kompreni vin, sed mi ne povas. Mi aŭdas la vortojn, komprenas ilin, sed entute ilian sencon mi ne povas percepti. Kvazaŭ mi estus en duondormo kaj vi fabelus. La fadenon de la parolo mi ne estas kapabla sekvi.
— Ne grave. Eĉ pli bone, se vi ne komprenas. De sonĝoj, farantaj la ŝajnan ekziston bela por vi, senigus vin la plena kompreno. Pensu tiel, ke ĉio ĉi estas la fabelo de la aŭtuno, de tiu aŭtuno, kiu sentas proksimiĝi la frostan spiron de la vintro. Mi staras ja antaŭ la sojlo de la kapitulaco, rerigardis kaj ofte rerigardis al mia printempo kaj al printempo de multaj aliaj… Sed tion, kion mi diris al vi hodiaŭ, neniam mi elkrios al la mondo, ĉar ĝi mortigus la printempon, kripligus la forton de la junularo, luktanta por idealoj, ideoj, revoj. Al la printempo, al nia suneto mi dirus ion alian kaj ankaŭ al tiu brilokula gimnaziano, se li petus konsilon de mi, mi dirus ion alian. Ho, neniel mi dirus, ke vi ne esploru la sekreton de la ŝajnojn moviganta forto, ĉar sur viaj vojoj troviĝos nur ŝajnoveroj. Tion ĉi mi diris nur al vi, mia bona naiva samsortano, nur al vi, ĉar vi forgesis, ke iam ankaŭ en via koro ekfloris la printempo kaj pro revoj de via maldormo vi volis senigi nian suneton de tio, kio estas la sola donaco de nia ŝajnovivo: la esperplena printempo, la ekfloriĝo libera de la koraj burĝonoj… Ne koleru, Fridolin, tiun entuziasmeman gimnazianon, ĉar mi diras al vi, ke en tio estas io priplorinda, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas… kaj postmorgaŭ ili jam estos devigataj forgesi la renkonton de la animoj…
— Nu. maljunuleto mia, por kio utilas ĉi tio? Vi igas min larmi kaj… tiel tordas mian koron, kvazaŭ vi volus elŝiri ĝin…
— Mi ĝojas pro viaj larmoj, Fridolin, ĉar ili fluas al via koro kaj vi komprenas kun prujnotuŝitaj haroj la rajton de la juneco… Nu, ne tiel laŭte, ĉar eble ŝi vekiĝos!… Ŝi restos ja kun ni kaj la varmo de nia suneto ankaŭ nin dorlotos… Eĉ ĝi estos pli sentebla, se ŝi trovos komprenon ĉe ni… Nu, Fridolin, eĉ unu vorton mi ne diros plue, se vi tiel ploretadas! Ĉu ne honte al vi?
En penso la studento ŝteliĝis al la du maljunuloj. Profunde kortuŝita li ĵurvorte promesis dankemon por ilia boneco. La donacon, kiun ili edukis por li, li alte taksos, protektos ĉiam kaj ne forprenos de ili. Estas sufiĉe da loko en la granda flava domo por ankaŭ tiaj lacaj komediantoj, kiel majstro Baltazar kaj Fridolin, la arlekeno. Ho, kiel bele, kiel bone! Li sentis, ke nobligas lin la penso, donas forton al li, Forton al kio? Jes, lerni la matematikon, por ke ĉiutage estu trovebla sur la tablo de la flava domo — pano.
Denove la voĉo de Fridolin aŭdiĝis. Infana entuziasmo, la naiva ĝojo de projektado resonis en ĝi.
— Vi, Baltazar, ĉu vi scias?… Sciu do, se morgaŭ venos tiu gimnaziano… se tiu gimnaziano venos morgaŭ, tiam mi… tiam mi faros tian grimacon al li, ke eĉ liaj larmoj aperos pro la ridego kaj… kaj mi sidigos ilin unu apud la alian kaj mi montros al ili miajn plej spritajn ŝercojn… Ili ridu kune kaj havu reciprokan senĝenan plezuron en sia bonhumoro, ĉar vi estas prava, mia maljunuleto, ke ilia ĝojo, la ĝojo de la trovitaj infanoj radios sian tutan varmon al mia maljuna koro.
La entuziasmo de Fridolin influis ankaŭ majstron Baltazar. Lia voĉo fariĝis pli tonoriĉa, pli mola.
— Tiel, tiel, mia kara arlekeno! Vi estas la saĝa malsaĝulo kaj mi la malsaĝa saĝulo. Ni kompensas unu la alian. Vi instruos la homojn, ke ili mensogu al si plezurojn, dolorojn, celojn, venkon kaj gloron sur la duobla vojo de la animo kaj ili iru la vole faritan Golgoton, nomu la suferon bela, la laboron nobla, la ŝajnon reala kaj plantu la sopirflorojn, kolektitajn sur la paŝejo de la Sonĝo, en la ŝtonplenan tavolon de la Vivo kaj malsekigu, akvumu ilin per larmoj, varmigu ilin per anima rideto, ĉar tiamaniere ili povos forgesi, ke en la rondiro de la eterne alternantaj ŝajnoj estas ankaŭ ili mem nur pasemaj ŝajnoj. Tre bone estos tiel, mia maljuna kara arlekeno! Vi deklaru al la homoj, ke ili sonĝu la ŝajnorealecon de la ŝtonplena vojo kaj vivu la fiktivecon de la sopirflora sonĝovojo, ĉar sole tiamaniere estas konservebla la iluzio: la krono de la kreitaĵoj estas la homo, destinita je eterna vivo… Poste mi staros antaŭ ilin, montros mian koron, sange taŭzitan kaj krios al iliaj oreloj: neniam rerigardu! Kiu rerigardas, tiu facile povas ekvidi la vanecon de la irita vojo, la velkiĝon de la sopirfloroj, plantitaj en senfekunda humo, kaj konsciiĝinte pri sia naneco li perdos la forton, falos en la polvon kaj la aliaj nanuloj, la ŝajngigantoj, travados lin. Vidu, ni ambaŭ povus instrui efikplene la tre estimatan publikon. Vi kun cinabroruĝa nazo, blanke ŝminkitaj lipoj, kun verda peruko kaj konusĉapo sur la kapo kaj mi en nigra talaro kun ŝtofmasko. Tio estus la vera, ridegon elvokanta instruo! Pri ĉiu nia vorto oni ridus, ĉar la Homon kondukas ne la senco, sed la ŝajno. Prezentu al vi la gajecon, kiun vi vekus frapante la grandan tamburon kaj dirante al ili: kredu la nekredeblan, etendu la manojn al la neatingebla kaj kirasu vin per la plej bela ŝajno de via sonĝovojo — per la amo! Ho, kiel oni ridegus! Kaj poste montrante kun larmoplenaj okuloj al nia suneto vi tiel daŭrigus: sorĉan forton, magian povon havas la amo. Ĝi igas nin blindaj kontraŭ danĝeroj, forgesigas la vanecon de la batalo… nu, tiam certe aplaŭdo rekompencus vian klopodon, ĉar oni pensus vin ŝercanta. Kaj prezentu al vi, mia maljuna Fridolin, se mi alparolus ilin jene: estu fanatikuloj de la amo kaj tiam vi kredos komenci novan vivon post la morto, kaj estu la suverenoj de la amo, tiam vi estos kirasitaj kontraŭ la seniluziiĝo kaj la doloro ne faligos vin en la polvon, kaj estu amantoj de la amo, ĉar tiam vi banos vin en la fonto de la ĉiama juneco, gajnos la iluzion pri la eterna vivo. Nu, kaj post tiom da belaj sentencoj mi forigus mian maskon, montrus al ili mian milsulkan vizaĝon, blankajn harojn, ho kiel ili ridegus! Jes, ili aerskue ridegus, ĉar la ŝajno estas la suvereno de la mondo. Nu kaj poste por altigi la efikon vi montrus min kaj kun rikana mieno avertus ilin: estu singardaj, amu la amon pro la amo kaj ne pro la amata persono, ĉar tiam vi fariĝos la almozuloj de la amo kaj la pano el almozula sako estas saturita de larmoj… nu tiam, certe oni konsiderus vin la plej granda spritulo de la mondo. Ĉu vi komprenas do kia ŝajno estas la vivo? Kaj vane, ho tre vane mi dirus kun sanganta koro al ili, ke en la amata persono ili ne vidu celon kaj evitu tiun, kiu volas fariĝi vivocelo ilia, ĉar tiam ili almozuliĝas, rerigardos al la irita vojo, ekvidos la velkon de la sopirfloroj, la vaneco trovos neston en ilia koro, ekkonscios pri sia naneco, falos en la polvon kaj la ŝajngigantoj travados ilin, ho vane, tre vane mi dirus tion al ili, ĉar ĉiun mian veron ridindigis, mortigis la — ŝajno. Sed forviŝu la ŝminkon de la vizaĝo, vestu vin per frako, dekoru vin per ordenrubandetoj kaj kun dignoplena pozo, kun sciencula sinblovo diru al ili, ke laŭ viaj lastaj esploroj vi konstatis la gravedecon de la Tero, baldaŭ akuŝonta novan Lunon, mi asertas, ke ili kredos vin kaj por la ekspluato de la fantazikreita luno vi povos fondi akcian societon kun kolosa kapitalo… Grava estas sole la ŝajno!
— Kio estas al vi? Kio, kio, mia kara maljunuleto? — En la voĉo preskaŭ ploretis timotrema, amema zorgo de Fridolin, kiu neniam vidis sian amikon, samsortanon en tia amara humoro.
— Nenio, nenio grava?.. Por momento mi rigardis al mia pasinteco. Denove mi vidis tiun virinon, kiu mensogis sin mia vivocelo, prirabis miajn revojn, puŝis min en la polvon… Jes, Fridolin, por mi en frua printempo flaviĝis la floroj. Eh, ne parolu pri tio plu! Ni provu sonĝi belon! Morgaŭ faru ridvokan grimacon al la geknaboj kaj vidu ilin feliĉaj! Mi sorĉos brilan estontecon al ili per la magia kristalglobo kaj kore deziros, ke la mensoga bildo iam efektiviĝu. Tiel estos bone, tiel estos ĝuste!
— Vi estas prava, Baltazar, tiel estos plej ĝuste… tiel!
Sur la animon de la studento malsupreniĝis nebulo de ĥaosaj pensoj. En ĝi li erarvagadis. Espero, malespero, kortuŝiteco, amareco alterne sekvis unu la alian kaj li atendis, atendis kun animo soifa je konsolo. Sed en la tendo regis plena silento. La du maljunuloj mutiĝis. Tra la foirplaco ekblovis malvarmeta aŭtuna vento. La studento skue ektremis, leviĝis, kuntiris sur si la maldikan pelton, rigardis al la stelplena firmamento kaj rememoris, ke ne ekzistas Tempo, Loko, nur sole Ŝajno. Lia koro ekdoloris pro la penso. Li rigardis, rigardadis la stelojn. Ŝajna estas ili senmoveco, ŝajna estas la negranda distanco inter ili, ŝajna estas ilia lumo, eĉ ilia ekzisto. Li aŭdis ja, ke la lumo de tre malproksima, jam longe ne ekzistanta astro mensogas vivon ĝis alveno de la lasta radio. La distanco estas nemezurebla kaj post jarcentoj aŭ jarmiloj alvenos la lasta radio al ni. Sed ĉu sole ni ekzistas? La spaco estas ja senlima kaj la lumo, vaganta en la senlimeco, mensogas eternan vivon pri la neekzistanta astro. Antaŭ nelonge li legis verkon, kies aŭtoro vivis en iu pasinta jarcento, tamen la postlasita lumo de lia animo mensogas vivon por la mortinto. Ŝajno. Ĉu ŝajno estus ankaŭ la amo, la feliĉo, kaj ŝajno tiu sopiro, kiu pelas la junajn geamantojn unu al alia?
El la tendo, tute proksime al la studento, eksonis dolĉe muzika voĉo. La knabino ekparolis en sia dormo.
— Jes, sinjoro gimnaziano.
La vortoj de la knabino vekis superstiĉan antaŭsenton en lia animo. Kvazaŭ ŝi estus respondinta je lia lasta demando. Ve, ne eble, ke tio ĉi estas nur ŝajno! Neeble, ĉar pro doloro eĉ liaj larmoj elfalis. Ne povas esti ŝajno tio, kio tiel katenas lin al la muro de tiu ĉi tendo.
— Realeco estas, ĉu ne, mia suneto? — Li duonvoĉe demandis, sinforgese premis la orelon al la tolo kaj atendis, atendis malespere la respondon. Nur la spiretadon de la dormantoj li aŭdis. Tiu ĉi silento ŝajnis al li kruela, obstina malico. Poste venis konsola penso.
— Ŝajno estis ja eĉ tio, ke ŝi respondis je mia penso. Dank' al Dio, nur ŝajno!
Kontraŭvole li konstatis, ke nun li ĝojas pri tiu ĉi ŝajno, antaŭe li eklarmis pro la sama. Ĉu vere do, ke ĉio estas nur ŝajno? Ne, ne ĉio. Li sidas ĉi tie ĉe la tendo. Tio ne estas ja ŝajno. Sed jes, ĉar lia animo genuas antaŭ la pajla kuŝejo de la knabino, plezure rigardadas la belecon de la dormantino. Kie la animo, tie la realeco. Kaj tamen ne! La Homo estas unu korpo kaj unu animo. Li pasas sur duobla vojo de la ŝajno. Terure scii tion!
En la nokta silento eksonis la sonorilo de la turhorloĝo. Ĝi batis la dekunuan. La studento kalkulis… ekridetis. Ĉu efektive estas la dekunua? La Homo de la ŝajno mezuras per ŝajno la Sentempecon kaj laŭ tio direktas siajn farojn. Ne, ne! Sufiĉas, ĉar frenezige estas pensadi pri tio. Hejmeniri, hejmenkuri kaj fordormi tiun ĉi stultan humoron!
Senbrue li leviĝis, ekiris, nur ĉe la rando de la placo li rimarkis, ke ne hejmen, sed en la kontraŭa direkto li paŝadas. Por reiri li turnis sin, kiam el la proksima drinkejo laŭtvoĉaj junuloj ĵetiĝis sur la straton. Ankaŭ ciganoj venis kun ili.
— Hej, knaboj, nur silente kaj orde!….
Kaj vi, ciganoj, ne stimuladu survoje, nur tie, sub ŝia fenestro ekludu! Sed tiam tiel ploru la violono kiel nur mia koro povas!
La studento turnis la kapon al la direkto de la voĉo. La voĉo de Paŭlo Barko, tiu de lia plej bona amiko. Nu, denove kian malsaĝaĵon volas fari tiu ĉi knabo? Ĉu li volas prezenti serenadon al Giza Kormoŝ? Certe. Morgaŭ la tuta urbeto parolos pri tio. Ankaŭ la profesoroj ekscios, kunŝovos la kapojn por konsilado. Estus bone averti lin. Nun li estas iom ebria ĉu pro feliĉo, ĉu pro ĉagreno, egale! Li ne konscias pri siaj agoj.
La studento proksimiĝis al la grupeto. Tri studentoj kaj tri ciganoj. Paŭlo Barko tirpremadis la manon de kamarado kaj klopodadis reteni lin.
— Nu, amiketo… verdire, tio ne decas… nun vi volas hejmenkuri, kiam komenciĝas la vera… la vera… Nu, venu, amiketo, mia koro estas tiel plenplena…
— Mi ne povas, Paŭlĉjo. Estus pli bone, se ankaŭ vi hejmenirus… Povos okazi denunco kaj vi konas la severecon de la sinjoroj profesoroj…
— Mi ne iros hejmen! Nun ne! Nun mi volas stari sub la fenestro…
Energia mano ekpremis lian ŝultron. Li turnis sin kaj plenpulme ekkriis sian ĝojon en la noktan silenton pro la revido.
— Ho, vi estas, amiketo!… De kie vi falis ĉi tien?… Venu kun ni!
La studento serioze mallaŭte respondis, patrece parolis.
— Paŭlĉjo, vi ne konscias ja pri viaj agoj.. Venu al mi!… Ĉe mi, en mia hejmo, ni interparolados… eĉ dormi vi povos tie…
— Nu, amiketo amata, kio okazis al vi? Nun ankaŭ vi… kaj ĝuste vi?
— Kial ĝuste mi? Vidu, Petro Bozom jam kontentiĝis pri la hodiaŭa amuzado kaj ankaŭ li ne volas iri plu kun vi. Eĉ tio estis jam tre aŭdaca, ke vi pasigis la vesperon en drinkejo, kaj se nun vi krikantados tra la urbo, tiam vi povos stari antaŭ la grandkapuloj por indulgo.
— Eh, ne grave!… Antaŭen, ciganoj, spite al ĉio!
— Mi iras hejmen. Nu, adiaŭ, Paŭlĉjo! Ankaŭ vi iru hejmen aŭ iru al Rabecy. Vi bone scias ja, ke spitadi al profesoroj ne estas dece kaj… Nu, ĝis revido! — Petro Bozom rapidpaŝe forlasis la grupeton.
— Malkuraĝa… — diris Barko duonlaŭte. La tria studento, balbutema blondulo, kun premaj sentoj tiris sin en la ombron de la drinkeja pordo. Tute kontraŭvole li falis en la mezon de tia kontraŭdisciplinaĵo, en tian dumnoktan amuzadon. Ankoraŭ fruvespere, dum la promentempo, Paŭlo Barko kaptis renkonte lin. Komence estis ja granda honoro, ke la okaklasano elverŝis ĉiujn sekretojn de sia koro antaŭ li, la sesaklasano, sed poste. kiam li trenis lin kun si en la drinkejon, tiam la afero fariĝis tre, eĉ tro ĝena. Ho, se la pedelo surprizos ilin?! Li volonte estus eskapinta jam delonge, sed li timis Paŭlon Barko pli ol la pedelon. Ankaŭ Petro Bozom admonadis lin, ke la drinkejestro estas bonegulo kaj ne perfidos ilin. Sur la strato la granda kuraĝo de Petro Bozom jen vaporiĝis kaj li hejmenkuris. Nun estas tempo ankaŭ por li, okazu kio ajn, hejmenkuri. Li prenis kuraĝon al si por la protesto.
— Ma—ma—malkuraĝa? Eĉ li ne e—e—es—tas ma—ma—malkuraĝa, sed ankaŭ lia i—i—i—intereso, ke…
— Ne balbutu! Vi venos kun mi! Ĉu komprenite?
— Sed mi… mi… mi perdos la—la—la… stipendion, se mi… vere, mi ne… ne koleru, sed a—a—ankaŭ mia i—i—i—ntereso, ke… ke…
— Nu, bone! Iru hejmen, ci leporkora!… Sed vi, amiketo mia, vi restos kun mi! Ankaŭ en via koro estas printempo. Kuraĝe vi diris vian opinion al Baranyoŝ. Ho, kiel gapadis la okulvitra maljuna gufo! Hahaha!
— Ĝis revido! — adiaŭis la timema blondulo.
— Nu, ĝis! — estis la malestima respondo.
— Bonan nokton, sinjoro Rabecy!
— Bonan nokton — respondis la studento. La blondulo kun faciligita koro rapidis malaperi. Barko kraĉis.
— Jen tiel okazas, se okaklasano prenas en sian intiman amikecon tian laktobuŝan sesaklasanon… Fi!… Nu, ni iru!
La studento brakumis sian amikon kaj persvade parolis.
— Paŭlĉjo, ankaŭ ni iru hejmen… Vidu, la aliaj jam forlasis vin. Estos pli saĝe, se vi dormos ĉe mi.
— Ne kaj ne! Vi venos kun mi! Mi volas ekstari sub la fenestro de Giza Kormoŝ kaj mi volas, ke ankaŭ vi povu vidi la ruladon de miaj larmoj pro la enkora feliĉo! Aŭdu, ŝi diris al mi. ke ŝi amas, amas min! Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi komprenas, amiketo amata?
Sur la langopinto de la studento estis jam, ke "ankaŭ al mi ŝi diris dum la pasintjara maja ekskurso", sed subite li reglutis la sekreton. Eble tiam estis tiel, kaj nun estas ĉi tiel. Kion oni povas scii en tiu ĉi ŝajnomondo? Jen, Paŭlo Barko ploras pro la feliĉo. Laŭkutime oni ridas pro ĝi. La larmo estas dolorfenomeno. Eh, ni ne filozofadu, sed akompanu hejmen tiun ĉi ebriiĝintan kamaradon!
— Nu, Paŭlĉjo, ni iru hejmen! Forpermesu la ciganojn kaj venu! Petro Bozom estas tute prava, spitadi al profesoroj ne estas dece, nek bone…
— Kiooo?! Do ankaŭ vi estas tia fikuraĝulo? Nu, tiam sola vi ĵetiĝu hejmen!
— Ĉu mi, fikuraĝulo? — Kaj ekfulmis la okuloj de la studento, liaj manoj pugniĝis je bato.
Longan minuton la du amikoj rigardis minace unu la alian. Subite la studento ekridetis.
— Nur ŝajne, Paŭlĉjo mia, nur ŝajne.
La knabo Barko falis al la kolo de la knabo Rabecy, kisis lian buŝon, kortuŝite ĉirkaŭprenadis lin kaj lia voĉo vibris pro la amika emocio.
— Memkompreneble, ke nur ŝajne! Neniam vi estis fikuraĝulo, mia amata amiketo! Kiel kuraĝe vi diris ja al tiu severa Baranyoŝ… Vi venos kun mi!
— Sed Paŭlĉjo!
— Eĉ unu vorton ne! Vi venos kun mi! Nu, ciganoj, post ni!
La du amikoj ekiris, la ciganoj sekvis ilin. Apenaŭ dek paŝojn ili faris, kiam Barko ordone ekkriis.
— Haltu!… Diru, amiketo, kie loĝas la idealo de via koro? Kies idealo loĝas pli proksime, al tiu ni iros serenadi unue.
La koron de la studento ektiklis la penso "doni serenadon al fraŭlino Suneto", genuigi la ciganon al la tendomalsupro kaj per korkaresa melodio konfesi al la dormantino tion, kion pervorte neeble esprimi. La penso logis lin, sed antaŭ Paŭlo Barko li hontis la tendon.
— Nu, kial vi ne parolas?
— Sciu, Paŭlĉjo, mia idealo ne povas ja malfermi fenestreton kaj el post puntaj kurtenoj spionadi tiel, kiel la via.
— Kial ne? Ĉu ŝi loĝas en korta dometo?
Ho, volonte mi rampos pro vi eĉ trans ses barilojn.
— Ŝi ne loĝas ja en korta dometo kaj barilojn oni ne devas transrampi.
— Ĉu ŝi loĝas do sur alta etaĝo? Nenio, mia amiketo! Ni iros unue por la ŝtupetaro al via domo kaj de tie ni portos ĝin al ŝia domo. Tiajn komplikaĵojn mi tre ŝatas. Ho, kiel amuze! Ni suprenirigos la ciganojn, pro diablo! Por dek pengoj ili rampos eĉ sur la ŝtupetaro de la biblia Jakobo. Ĉu ne, nigrovizaĝuloj? Mi pagos.
— Ve, mil mankiŝojn al via tre eŝtimata idealo, ŝed mi eŝtaŝ ŝvenema de infanaĝĝĝo, preĉipe en la mallumo — protestis energie la timigita cigano.
— Hej, tie ne estas bezonata la ŝtupetaro, Paŭlĉjo… Ŝi ne loĝas sur alta etaĝo, sed… sed… ŝi loĝas sur tiu ĉi placo… en tiu malgranda foira tendo. Sufiĉas ekkaŭri al la tendomalsupro kaj tie eksonigi la violonon.
— Jeŝ, jeŝ, jeŝ! Pli faĉileee… Mi kutimiŝ la kaŭradon en la infanaĝĝĝo — eliĝis la kontenteco el la cigano.
— Hej, amiketo, vi ja ne estas enamiĝinta iun belan ciganinon?! — Paŭlo Barko kun senbrida bonhumoro puŝetis per la kubuto al la ripoj de sia amiko. — Vi estas ruza friponeto, amiketo mia, sed estas via afero… Nu, nigraj serafoj, al la tendo!
La studenton tuŝis malagrable la maldeca rimarko de sia amiko. Memkompreneble, la tendo: la ŝajno, kvankam suneto povas esti eĉ el grafa domo. Ŝi estas ja trovita infano kaj tiel delikata.
— Aŭskultu, Paŭlĉjo, ŝi ne estas ja ia ciganino… kaj ia… ia… Ŝi estas suneto, dolĉa dia donaco… Ni tiel renkontis nin, ke…
— Por mi egale, amiketo, eĉ se ŝi estas negra princidino. Via floreto ŝi estas, vi havas plezuron pri ŝi… he, idoj de faraonoj, ne agordu tiel orelŝire! Nur piedpinte proksimiĝu, piedpinte!
La studento iom ekscitite donis instrukciojn al la ciganoj.
— Tiel mallaŭte vi ludu, ke vi ne fortimigu ŝiajn sonĝojn! Dolĉe, flate, dorlote. Rigardu tien! Tie… tie ŝi dormas. Tie algenuu kaj ekludu dolĉe, dorlote!
Ĉe la tendomalsupro eksonis la violono. La maljuna cigano ludis tiel bele, kvazaŭ li revus pri siaj amaj rememoroj. La melodio ridis kaj ploris sub lia arĉo. La du amikoj brak-en-brako staris kaj aŭskultis. Foje Paŭlo Barko rimarkis la falon de larmo sur sian manon. Ĉu tiel serioza profunda sento? Li rigardis al Rabecy kaj lia amika koro tre emociiĝis.
Subite el la tendo aŭdiĝis la duondorma aldtona voĉo de majstro Baltazar.
— Kiu?
— Mi estas, majstro Baltazar, mi, la gimnaziano… Permesu, ke ni faru serenadon al suneto… Nur unu kanteton, majstro Baltazar kaj poste ni orde retiriĝos, silente foriros… Trovita infano al la trovita infano, majstro Baltazar… Nur unu kanteton, ke ankaŭ ni havu nian printempon…
La voĉo de la studento petegis. Pro ĝi la okuloj de Baltazar malseke ekbrilis. Li bruligis la meĉon. La knabino sidis sur la pajlosako, apogis la kapon al la tendomuro. Je la meĉbruligo ŝi rigardis embarasite, esplore la vizaĝon de Baltazar. Ankaŭ la sulka vizaĝo de Fridolin ekaperis el sub la ĉifonkovrilo.
— Kio estas? Kio okazas?
— Nenio malbona, Fridolin. La gimnaziano venis fari serenadon al nia suneto. La gimnaziano venis kaj petis permeson por ludigi unu kanteton… Trovita infano al la trovita infano, Fridolin. Nenio malbona estas en tio.
Fridolin rigardis al la knabino, en kies okuloj ekbrilis feliĉa ĝojo. La bona aveto ne koleras pro la muziko. La bona aveto havas tiel mildan mienon. Ŝia ĝojo ekkaptis la koron de Fridolin kaj li balbute parolis pro ekscitiĝo.
— Kaj nun… jes, Baltazar, nun kion ni devus fari?… Laŭkutime oni iluminas la fenestron… Sed ni ne havas ĝin… ĉu vi scias kion? Mi… mi eltenos tra la enirejo la meĉon, ĉu bone?
— Silentu, Fridolin! Ne por vi oni donas tiun ĉi serenadon. Nu, mi povas diri, ke estus bela respondo, se aperus via harriĉa manego, elŝovanta meĉon en la nokton. La cigano pro konsterniĝo faligus sian arĉon.
Fridolin embarasite, sed feliĉe ridetis.
— Ho, Dio, kion fari do nun?… Suneto, vi devus scii… Vi estas ja tiu knabino, kiu ricevas la belegan serenadon. Kiel mi sciu, mi ne estas ja knabino.
— Tion ni scias eĉ sen via aserto. Kaj ne klukadu plu, Fridolin! Eva, iru al la enirejo kaj kiam la muziko finiĝis, laŭdece danku la honoron… Nu, iru!… Kaj vi ne klukadu, Fridolin!
La knabino volvis sin per varma tukego, prenis la meĉon kaj alstaris al la aperturo de la enirejo. Tra ĝi ŝi spionadis eksteren. ŝia koro pli rapide batadis. Ho, kiel strange kaj rapide! La studento rimarkinte la migrantan lumon ekiris al la enirejo kaj haltis tie por rigardi amsoife la trafiltriĝantan lumeton.
Dum en la nokta silento eĥis la dolĉa melodioj la koroj pleniĝis je sentoj. La du maljunaj komediantoj feliĉe, ekscitite premadis la manojn reciproke kaj ilia rigardo karesadis la staturon de la knabino, spionanta al la malluma placo. Ho, kiel ŝi grandiĝis! Ŝi jam ricevas serenadon. Ho, tre, treege granda afero estas tio ĉi! Jes, tre granda.
La violono eksilentis. La knabino kun tremanta elkora voĉo sufloradis tra la fendo, kunfiksita per najlego kaj ĝene etendis eksteren sian manon.
— Mi tre dankas la belan muzikon, sinjoro gimnaziano.
La studento ekkaresis la etan manon. Li alspiris kison kun pia pura ekflamiĝo de la unua amo kaj poste kuris for al Paŭlo Barko.
— Nu, Paŭlĉjo, nun ni ekiru al via floreto kaj se la tuta profesoraro spionadus tie, eĉ tiam spite al ĉio… ĉu vi scias. Paŭlĉjo mia, ke estas printempo… Printempo! La aŭtuno estas nur ŝajno.
Jam malproksime sonis la paŝoj de la foirantoj, kiam la knabino returnis sin. Ŝi ruĝiĝis sub la ridetanta rigardo de la du maljunuloj. Ĉio ŝajnis al ŝi tiel stranga, tiel sonĝosimila… La sinjoro gimnaziano venis kaj faris noktan muzikon por ŝi kaj kisis ŝian manon kaj aveto kaj Fridolin ridetas feliĉe kaj ŝi sentas, ke ŝi devos plori tuj, ĉar ŝia koro banas sin en larmoj, en dolĉaj ĝojlarmoj. Ŝi ne povis reteni plu kaj ĵetis sin sur la pajlosakon kaj ploris, ploregis.
Kun konfuza rigardo Fridolin rigardis al Baltazar.
— Nenio, Fridolin, nenio malbona. Nur la ĝojo… sole la animon fekundiga printempa pluveto…
La mieno de Fridolin sulkiĝis je larĝa rideto kaj la longe retenita dankemo eksplodis el li.
— Se morgaŭ venos tiu gimnaziano… se tiu gimnaziano venos morgaŭ, mi faros tian grimacon, tian grimacon mi faros, ke li ridegos ĝis vivofino.

Sekva ĉapitro