V.

La publiko de la foiro jam maldensiĝis. La vendistoj komencis pakadi. Morgaŭ okazos kermeso en la tria vilaĝo de tie ĉi kaj dimanĉe foiro en la departementa rezidurbo. Rapidi oni devas por atingi ĉu perveturile, ĉu pervagonare la celitan lokon.
Majstro Baltazar kaj Fridolin senparole sidadis en la tendo. Ilia muteco estis elokventa. Per rigardo ili demandis, respondis. La knabino sidis ekstere sur seĝeto kaj rigardis la vojon, kondukantan al la flava domo. Ŝiaj lipoj ploreme ek- kaj ektremis, kurbiĝis. Ho, la foiro jam finiĝis! Sed ne pri la foirpaso ŝi revadis. Por ŝi la foiro neniam pasas, nur ĝia loko alternas. Hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke. Ŝi vivas en konstanta foiro.
La vento portis al ŝi la velkodoron de la proksima arbaro. Kiel bone estus stari tie malantaŭ la arbetaĵo kaj spionadi la verkantan gimnazianon! La memorbildo de la hieraŭa mateno desegniĝis antaŭ ŝi. De tiam okazis ja kiom da aferoj!? En ŝia animo ekmuzikis denove la serenado, poste kiom da floroj, kiom da gimnazianoj, aplaŭdo kaj disiĝo… Jes, disiĝo sen adiaŭo. Eble li eĉ ne konjektis, ke tiu longdaŭra manpremo estis la senvorta adiaŭo. Morgaŭ okazos kermeso en Lenkefalva. Post unu horo aveto kaj Fridolin elfosos la stangojn de la tendo, metos ilin sur veturilon kaj per la dumnokta vagonaro ili forvojaĝos. En frua mateno okazos nova tendofaro en nova loko. Ŝia koro ekdoloris kaj retenita ploro turmentis ŝin.
Subite ekregis ŝin la penso ,,revidi ankoraŭfoje la sinjoron gimnazianon". Se ne lin, almenaŭ la grandan flavan domon, kie li loĝas… Kaj rigardi tra la fenestro, kun tremanta koro spionadi denove, lastafoje kaj ekfrapeti la vitron de la fenestro kaj forkuri… forkuri por ĉiam! Tiu frapado ĉe la fenestro estus la adiaŭo. Kip kop, kip kop! Ŝi frapadus laŭ siaj korbatoj. Ho, la koro, kiel ĝi doloras nun!
En la tendo Fridolin rompis la longan silenton.
— Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ?
Tio ĉi signifis, ĉu ili iros al Lenkefalva por la kermeso aŭ al la departementa urbo por la foiro? Ankaŭ Baltazar pensadis ĝuste pri tio. Estus pli bone hodiaŭ ol morgaŭ, sed decidi tamen li ne kuraĝis.
— Estus necese demandi ŝin.
— Jes, almenaŭ estus dece demandi ŝin… Ili eĉ ne adiaŭis… Adiaŭi estus vere dece.
— Sed eble ŝi ne volus..
— Kion? Kion ŝi ne volus?
— Kiu scias? Eble pli saĝe ne renkonti plu kaj nur tiel sen adiaŭ…
— Jes, vere. Eble sen adiaŭo pli saĝe. Nu, tiam ni ekpaku. maljunuleto! Malfermu tiun grandan keston!
Ili ekpakis. Fridolin mallertadis. Baltazar longe rigardis en la fundon de la kestego.
— Ĉu vi scias. Fridolin. ke ni nun enterigas? Ĉi tiu kesto estas la ĉerko.
Fridolin ne respondis, nur la keston rigardadis kaj eble la unuan fojon en la vivo li sentis la doloron pro la ĉiama migrado. Tamen estas pli saĝe hodiaŭ ol morgaŭ. Zorge li faldis la kurtenon de la enirejo kaj metis ĝin sur la kestofundon.
La knabino paŝis en la tendon. Ŝi estis pala, ŝiaj okuloj brulis. Longe ŝi rigardis la du maljunulojn, senvorte pakantajn, rigardis ilin kaj ŝia koro sangis, baraktadis. vekriadis pro la doloro: neniam plu ni renkontos nin, sinjoro gimnaziano. Kial ni devis renkontiĝi? Al trovitaj infanoj ne devus esti permesate renkonti unu la alian… Ŝi iris al la tableto, brakumis al si la faskon da belaj floroj, kiun la sinjoroj gimnazianoj donacis al ŝi.
— Aveto, nun mi foriros.
Baltazar kaj Fridolin ektimigite turnis sin al ŝi. Sammomente ili demandis.
— Kien vi forirus?
— Mi foriros… mi portos la florojn for. Ne malproksimen mi iros, nur al la apudvoja krucifikso… Tuj mi revenos kaj helpos vin ĉe la pakado… Nur al la piedo de la kruco mi volas meti miajn florojn kaj tuj mi revenos.
Ŝia voĉo estis obtuza, sensonora, la okuloj senlarmaj. La du maljunuloj konsente kapjesis kaj rigardis la malproksimiĝantan knabinon.
— Baltazar, ĉu ne estus tamen pli saĝe morgaŭ?
— Ne, Fridolin, prefere hodiaŭ. Cetere, ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ estas egale.
La du maljunaj kurbdorsaj komediantoj pakis kaj pakis senvorte. Fridolin revadis, Baltazar filozofadis. En tendo loĝi ne bone, jam estus ĝusta tempo ĉesigi la migradon de vilaĝo al vilaĝo. En la tendo eĉ la varmo de la suneto formortas. La infano jam fariĝis junulino. Eh, lasu la vanan revadon. Komediantino havas sorton en foira tendo. Iam venos muskola soifgorĝa karuselisto kaj… kaj… ĉio estos en ordo. Al instruitulo konvenas fraŭlina moŝto kaj ne edukitino de komediantoj. Jen la vero. La romantikon elcerbumis nur la romanverkistoj. Tamen tiu gimnaziano estus povinta veni por adiaŭi. Kial ne adiaŭi dece, se ili jam renkontiĝis?
La kesto estis jam duonplena. Fridolin kun kutimita maŝineco forigis la ornamaĵojn kaj Baltazar pakis, pakadis.
— Majstro Baltazar, ĉu permesate… — neatendite eksonis malantaŭ ili la voĉo de la studento.
La du maljunuloj vigle turnis sin al li. Efemera rideto pasis sur ilia vizaĝo. Nu, tamen li venis adiaŭi.
— Majstro Baltazar, ĉu estas permesate demandi, kie estas Eva?
— Ŝi iris al la apudvoja kruco, tien portis siajn florojn.
— Mi kuros post ŝi kaj poste vi triope venos al ni… Avinjo Turtel pretigis bonan vespermanĝon. Ni kune pasigos la vesperon. Festotago estas ja, ĉu ne, paĉjo Fridolin?… Sed kio?! Ĉu vi pakas? Eble vi eĉ…
La studento kun svenanta animo rigardis ĉirkaŭen. Ĉu estas jam finite? Ĝis nun li eĉ ne pensis, ke tio ĉi povos baldaŭ finiĝi. Kaj per tio, ke ili foriros, ĉu ĉio estos finita? Ne, ne, ne!
— Hodiaŭ dumnokte ni vojaĝos… Morgaŭ estos kermeso en Lenkefalva.
— Majstro Baltazar, ĉu vi foriros jam? Ho, Dio!
— Ni devas… Ĉi tie estis tre bele, neforgeseble bele, sed pli da pano ne povas doni tiu ĉi urbeto…. En printempo ni revenos por la granda foiro… Verŝajne.
— Verŝajne.. en printempo.. Kiam estos tiu printempo? Eble neniam!
Preskaŭ veante sonis liaj vortoj.
Baltazar tre kompatis la knabon, iris al li, konsole karesadis lian ŝultron kaj li estus dezirinta diri ion, sed li mem sentis, ke tiu printempo eble neniam alvenos. Tion li ne povas ja diri al li ?!
— Eva iris al la kruco… Surprizu ŝin… interparoladu!
La studento mallevis la kapon, luktis kontraŭ la doloro, trudanta sin al lia koro. Ĉu eĉ unu konsolan vorton ne havas majstro Baltazar? Facile li povas vidi ja lian suferadon, kaj tamen li ne… ? Ĉu neniam estos plu printempo, nur ĉiam aŭtuno kaj aŭtuno?
Fridolin pensis pri tio, ke la interparolado de la infanoj povos daŭri ĝis vesperiĝo kaj la knabino facile malvarmumos. Li prenis ŝian novan mantelon kaj etendis ĝin al la studento.
— Prenu kun vi! Jen la nova mantelo de Eva. Hodiaŭ ni aĉetis por ŝi. Jes, vere! Kaj ŝi havas belajn botetojn, varman ĉapeton, jes, jes, sed tiujn nur por la vintro…
La studento transprenis la mantelon kaj senvorte forrapidis. Fridolin rigardis post li kaj duonvoĉe murmuris al si.
— Paĉjo Fridolin… Tion li diris al mi: Paĉjo Fridolin… Eĉ Eva neniam diris tion al mi. Kiel stulta estas la vivo!… Ĉu vi aŭdis. Baltazar, li nomis min paĉjo Fridolin?
— Jes, mi aŭdis… Revteksanta, por revoj vivanta infano… Neniam li estos feliĉa. Lia koro ĉiam sangos, jen por si, jen por aliaj.
— Kaj nia suneto?! Kio estos, kio okazos al ŝi?
— Mi ne scias, Fridolin, sed tion mi sentas, ke ŝi havos ĉiame belan rememoron pri la printempo, eĉ tiam, kiam ŝi estos lulanta la idojn de la karuselisto.
— Pri kiu karuselisto vi parolas? — Fridolin miregis kaj preskaŭ konsternite li rigardis al sia amiko. — Ĉu vi pensas, ke mi edzinigos ŝin kun ia karuselisto? Ho, tion ne! Tian princinon al simpla karuselisto?!
— Tamen, Fridolin, ŝi konvenos nur al iu karuselisto foira, se ŝi restos inter ni… kaj ŝi devas resti inter ni, ĉar ni tranĉas panon por ŝi. Unu belan rememoron tamen ŝi havos. Vidu, pro tio mi sendis al ŝi la gimnazianon. Por unu feliĉa ŝajno, rekompence por la postaj malbelaj ŝajnoj.
Fridolin preskaŭ malespere kaj obstine kroĉis sin al la feliĉa ŝajno. Almenaŭ restu por li kaj por ili la espero. Precipe lia maljuna koro bezonis ĝin por havi konsolon.
— Vi diris ja, ke printempe ni revenos por la granda foiro.
— Tiu printempo estas ankoraŭ tro malproksima. La junaj koroj soifas. Ili gustumis la dolĉan momenton de la unua amo kaj pro senpacienco ili serĉos tiun unuan en ĉiu alproksimiĝanto. Jen la kaŭzo, kial estas malforta la virino kaj kial flirtema la viro. Nur tiuj, kiujn la unua amo ligas unu al alia, nur tiuj restos ĝistombe unuiĝintaj. El mil paroj nur unu sukcesas tiel. Kial ĝuste ili estu la escepto?
— Kaj kial ne estu ili?
— Nu, Fridolin, vi forgesas, ke unu estas sinjore edukata kaj la alia nur simpla komediantino. La unua fariĝos sinjora moŝto, la alia estos virino de karuselisto, ĉar ne konvenas ora kulero al argila poto.
La du maljunuloj senvorte pakis plu. Kiam venis la vico al la forigo de la tendotolo, Fridolin kun superstiĉa skrupulemo ekparolis.
— Nur buklojn ili ne donu unu al alia por rememoro… Nur tion ne!
— Kial, Fridolin? — Baltazar indulge ridetis.
— Ĉar buklojn donaci ne estas bone… La donacitaj bukloj por ĉiam disigas la donacintojn. Mi scias ja. Ĉiam mi ricevis buklojn de miaj idealoj kaj pro tio mi maljuniĝis sen virino.
Baltazar ne povis reteni la rideksplodon.
— Fridolin, Fridolin, ŝajnas, ke vi neniam rigardis vin en la spegulo aŭ vi estas tiel vanta, ke flatas al vi trovi la solan kaŭzon en bagatela buklo. Hahaha!
— Vane vi ridaĉas, — respondis incitite Fridolin. — Buklojn doni ne estas bone. Nu! Ĉu vi komprenas? La donacado de bukloj signifas disiĝon. Mi scias ja. Nu!
— Memkompreneble tio signifas disiĝon, ĉar oni donacas ilin ĉe adiaŭo, kiam oni disiĝas. Oni donacas ilin por rememoro.
— Sed tiuj ĉi ne donacu unu al la alia tiajn memoraĵojn! Nu! Kaj vi ne incitu min! Ŝajnas, ke vi pleje dezirus, se ili disiĝus por ĉiam kaj se nia suneto elplorus siajn okulojn kaj se tiu gimnaziano mortus pro ama sopiro. Bone notu, ke ili ne donos buklojn unu al alia. Nu! Kaj nun lasu min trankvila!
Baltazar milde priridetis sian romantikan samsortanon. Ankaŭ li estas tiel superstiĉa kiel la gimnaziano. Tamen estus vere pli bone, se ili ne donacus buklojn por memoro, ĉar tiam restus la espero al Fridolin, ke la du geknaboj iam fariĝos unu paro kaj ankaŭ la gimnaziano ne torturus sin per la penso, ke pro donita kaj akceptita bukloj ne efektiviĝas la revoj de la unua amo.
La kesto pleniĝis. Baltazar eksidis sur ĝin kiel pezaĵo.
— Nu, venu, Fridolin, ŝlosi la seruron de la kesto, kaj ne ĉagreniĝu! Ili certe ne donacos buklojn por memoro.
— Pro kio vi scias?
Ili ne havas ja tondilon ĉe si… La reciproka harŝirado ne komenciĝas ĉe la tagiĝo de la unua amo.
Baltazar plenbuŝe ekridis. Ankaŭ Fridolin forgesinte la kolereton ridis kun li. Baltazar forprenis la ĉapelon de lia kapo kaj ridegis ĝis larmofluo.
— Ŝajnas, maljuna amiko, ke la virinoj forprenis de vi la buklojn kun radikoj por memoro… Hahaha! Iam vi certe povis esti nekontraŭstarebla Donjuano, ĉu ne?!
La du maljunuloj ridis, ridegis. Subite la gajecon de Baltazar tranĉis io. Ĝi estis la pala taŭzita mieno de la studento. Preskaŭ li falis en la tendon.
— Kie… kie estas Eva? Ĉe la kruco ŝi ne estas. Ŝiajn florojn mi trovis tie, sed ŝin mi ne vidis. Poste mi kuris en la arbaron kaj kriadis ŝian nomon. Ŝi ne respondis. Sur la vojo revenante mi ne renkontis ŝin. Ĉu ŝi venis hejmen, majstro Baltazar?
La koron de la maljunaj komediantoj kunpremis la ektimo. Dio, kie ŝi povas esti? Ĉu ŝi ne faris ion malbonan al si? Sed kial? Neniu ĉagrenis ja ŝin. Unue Baltazar retrovis sian trankvilon.
— Nenio malbona okazis. Oni ne devas tuj ektimi. Eble ŝi iris promenadi en la urbon aŭ dungi veturigiston por la pakaĵoj.
— Jes, jes… tio povis okazi — trankviligis sin ankaŭ Fridolin — sed tamen mi iros renkonte al ŝi.
— Renkonte al ŝi? Sed en kiu direkto?
— En kiu direkto? Al la veturigistoj kaj vi, Baltazar, iru al la kruco.
— Kial?
— Jes, vere, kial? Iel mi pensis, ke ŝi lasis tie ian skribaĵon… Hodiaŭ posttagmeze ŝi skribis ion kaj tiel forte ŝi klinis sin, ke mi ne povis vidi ĝin… Ho, mia amata suneto, kion vi faris?
— Fridolin, ne imagu malsaĝaĵojn, restu trankvila! Ni atendu! ŝi diris ja, ke baldaŭ ŝi revenos.
— Vere, ŝi diris tion, sed jam delonge ŝi estas for de ni kaj ŝi estus povinta reveni… Jam estas tempo.
Altrudante al si trankvilon ili atendis. La koron de la studento maĉadis la vortoj de Fridolin. Lia pacienco baldaŭ finiĝis. Li kuris sur la vojon kaj de tie li rekriis.
— Se io malbona okazis al Eva, tiam ne vidos plu min tiu ĉi mondo!
Li kuris, kuregis senpripense reen al la kruco. Eble tie restis la skribaĵo. Sed kial? Kial?! Eĉ per vorteto li ne ofendis ŝin, ne parolis pri sia amo, nek la maljunuloj riproĉis ŝin. Kial ŝi farus ion malbonan al si?… Kial? Ĉar ŝi estas nur edukitino de foiraj komediantoj kaj li estas studento instruita kaj nun ŝi pensas, ke pro tiu ĉi bagatelaĵo ni ne povas ami unu la alian, ni ne povus fariĝi iam unu paro, ĉu pro tio? Ĉu ŝi ne sentas tiel, kiel li, ke estas majeste bela afero, kiam du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas?!… Li kuris, kuregis senpripense.
La maljunulojn regis malpacienco. Precipe Fridolin estis tre ekscitita, tremis en sia tuta korpo. Baltazar provis rekvietigi lin, sed ankaŭ li mem nur ŝajnigis la trankvilon.
— Mi ekiros al la veturigista stando, — komencis Fridolin. — Certe ŝi iris tien.
Li ekiris, sed ĉe la enirejo de la tendo li renkontis la revenintan knabinon. Pro subita ĝojo li ekkriis tiel kolersone je ŝi, ke la knabino paliĝis. Verŝajne ŝi estis jam pala pro io alia kaj nun nur la okulojn larĝigis je ektimo.
— Kie vi estis, Eva?! Kie do?! Ŝi embarasite rigardis al la tero.
— Ĉe la kruco.
— Mensogo! De tie jam delonge vi foriris. Kie vi estis? — En la voĉo de Fridolin ankoraŭ tremis la antaŭa ekscitiĝo kaj tiu ĉi tono ofendis la sentemecon de la knabino. Ŝi faris ja nenion malbonan kaj oni neniam parolis al ŝi tiamaniere.
— Kial vi kriadas je ŝi? Kial ektimigi ŝin? — diris Baltazar kaj turnis sin al ŝi. — Certe vi estis ĉe la stando de la veturigistoj, ĉu ne?
La mildeco de Baltazar redonis ŝian trankvilon.
— Ne tie mi estis, aveto… Mi estis en la arbaro.
— Kaj ankoraŭ kie?
— Mi iris al la fenestro de la sinjoro gimnaziano, al la granda flava domo kaj ekfrapetis la vitron ĉe lia fenestro.
— Ĉu vi ekfrapetis la vitron?
— Nur iomete, aveto, nur mallaŭte. Kip kop, kip kop… kiel mia koro diktis… Adiaŭi estas ja dece, ĉu ne?
La maljunuloj rigardis unu la alian kaj ridetis. Memkompreneble, adiaŭi estas ja dece. Ankaŭ la gimnaziano venis por adiaŭi kaj kiu respondecas, ke ili ne renkontis sin? Jen la vivo. La koroj serĉas unu la alian kaj inter la multaj ŝajnoj ne retrovas sin.
— Nu, kaj la gimnaziano malfermis la fenestron? — demandis ridetante Fridolin kaj okulumis al Baltazar.
La knabino malgaje kapneis.
— Tre mallaŭte mi frapetis… Mi ne volis, ke li ekaŭdu. Mi adiaŭis kiel migranta birdo de la bonkora homo, sur kies kornico ĝi trovis ĉiam panerojn dum la somero. Ankaŭ la birdo ekfrapetas la vitron kaj flugas for. La bona homo ne bezonas scii, ke la birdeto frapetis.
— Sed, suneto, nia kara birdeto, — Baltazar diris kortuŝite — tiu bona homo jam tre kuras post la birdo. Ĵus li kuregis for la duan fojon al la kruco.
Subita ĝojruĝo kolorigis la vangojn de la knabino.
— Ĉu vere, aveto, li serĉis min… min li serĉis?… kaj ĉe la apudvoja kruco?…
La knabino ekkuris al tiu direkto. Ŝiaj haroj malligiĝis kaj ŝajnis naĝi en la aero, tiel rapide ŝi kuris. Fridolin kun feliĉa rideto rimarkis:
— Nu, ili bone vetkurigas unu la alian.
— Jes, ili vetkuras je la bela revo… kuras, ĉar ankoraŭ ili kredas, ke estas eble planti la sopirflorojn en la ŝtonplenan humon de la Vivo.
— Kaj se tamen eble, Baltazar?… Nur buklojn ili ne donacu unu al alia!
— Mi diris ja al vi, ke ili ne havas tondilon kaj la geamantoj ne kutimas donaci la harojn kun radikoj.

Sekva ĉapitro