Dediĉo

Aŭtuno. La verda laŭbo flaviĝas. Prujnomorditaj folioj falas. Sed la suno ankoraŭ varme ridetas tra la fenestro. Ĝi mensogas printempon al la floretoj, senodore pompantaj sur la tablo. Ĉu nur al la floretoj? Ne! Al ĉiu. Ankaŭ al vi, ankaŭ al mi. La sunradioj ŝtelas sin en la korojn, varmigas ilin per printempaj rememoroj dum la prujnovesta aŭtuno.
Aŭtuno. Inter miaj brunaj haroj jam ekbrilas kelkaj arĝentaj. La rozojn de la vangoj velkigas la aŭtuno: la zorgoplena vivo. Prujnomorditaj revoj falas: la revoj de la animo… Sed en mia koro ankoraŭ varme radias la suno: la amo. Ĝi donos printempan iluzion por miaj geamatoj. Ĉu sole por ili? Ne! Ankaŭ por vi, ankaŭ por mi. La varmo de la amo karesas la lacajn animojn, donacas al ili sunorumitajn revojn de la printempo. Kaj printempo ridetas en la aŭtuno; la okuloj fariĝas pli brilaj. Naiva optimismo lulas la korojn. La maljunulo denove vidas sin junulo, pardonas la senpripensemon de la juneco; la junulo kun pia komprenemo rigardas la blankharulojn. Jes, jes! Ĉio ĉi enestas en la historieto de dolĉe melankolia renkonto, ĉar ni ĉiuj jam renkontis la printempon, kiu kisis neforgeseblajn rememorojn je la koro.
Larma rideto de mia revteksanta koro estas tiu ĉi rakonto. Ame akceptu ĝin, ĉar ame ĝi estas dediĉata al vi.