Antaŭ idolo pagana

ANTAŬ idolo pagana
mi volus min terenĵeti,
droni en Kredo infana,
fetiĉojn timegi, peti,
min en ĝangalon forkaŝi
tigre ŝteliri kaj paŝi,
el kanoj kalfatri domon,
eviti la blankan homon.

Volus mi fuĝi de ĉio,
lasanta la Vivon nuda:
de la sciencoj kaj scio,
profitavido kruda,
de la fratama prediko,
fil- kaj fratmurda intrigo,
de celoj, promesoj, falsaj,
de agoj kaj venkoj farsaj.

Kaj mi dezirus ne senti
la pezon de l' vanta vano,
vivi instinkte, ne penti
pri l' agoj, ideo, amo,
krii kaj vei libere,
venĝon revenĝi senpere,
la vundon senplende porti.
kun kredo pagana morti.

Ĉar min teruras la nuno.
la hipokriteco naŭzas.
Tia moralo sub Suno
nur disharmonion kaŭzas:
oro-avido grimacas,
paco armita minacas,
la kredo pri l' justa Dio
nur dronas en pruda pio.

Sed proksimigas la juĝo,,
jam ĝermas en vi la Fato.
Vanos kaŝludo, rifuĝo;
ekstermos la fraton frato,
falos la raso kaj Romo,
sed ne formortos la Homo,
ĉar kie la tomb' vin tegos,
paganaj idoloj regos.