Bono

BONO
Ĉu nestas ĝi en Homo?
Vero
Ĉu regas ĝi sur Tero?
Belo
Ĉu vivas sub Ĉielo?
Ĉu ne estas nur dramo
la Amo?
Moralo
ĉu ekzisti povas en batalo?
Mi vidis ofte dum jardekoj,
ĉemizojn sangis virtoj, pekoj.

Celo
Ĝi estas nur sinpelo.
Kredo
Por nokt' la blinda pledo.
Volo
Malforta velo-tolo.
Rustmordita risorto
la Forto.
Espero
en konstruo estas la mortero.
Mi vidis, ofte mortis homo
sub ruin' de sia domo.