Collonga estas tera viv'

COLLONGA estas tera viv',
nin tombobuŝ' atendas,
lamente finon de la driv'
neniam mi priplendas.

Sur la monsako avarul'
kortreme ŝvitas, ĝiras;
filistro pala kun skrupul'
singarde paŝas, spiras.

Ne grave! Ĉar al sama fin'
la sorto nin pelvipas;
la vivdonacojn el la sin'
senzorge mi disipas.