De land' al land' mi flugas

DE land' al land' mi flugas,
animan agron plugas
kaj semas en la koron
jen ĝojon, jen doloron.

Min lulis varma varto,
mirigis flirta arto,
la tempo distre pasis...
Sed kion ĝi postlasis?

Nenion, ĉar sendube
ni ĉion faris lude:
vi nur mensoge logis,
mi loge nur mensogis.