Dediĉo

Se sunon havas lia voj'
kaj sorto lin favoras,
la vagabondo pro la goj'
per kanto oratoras.

Se ombron havas la kupol'
de lia firmamento,
li kantas, kantas por konsol'
kun korkaresa sento.

Se vergas lin la Di-sinjor'
kaj vivkolero muĝas,
kun siaj vundo kaj dolor'
al kantoj li rifuĝas.

Egale estas la motiv',
se ĝardenisto plantas...
Dum krucportado en la viv'
la vagabondo kantas...