Dio havas supre mil kaj mil anĝelojn

DIO havas supre mil kaj mil anĝelojn;
ili ekbruligas miliardajn stelojn.
Onidire inter ili mankas ino.
ĉar angelo en ĉielo estas viro.

Dio sciis, en ĉielo mankis paco,
ĉar virino skandalemas ja sen laco;
jen kialo de sufero sur la Tero:
la virino estas sojlo de l' infero.

Sed ĉielo inferiĝus sen virinoj,
por mi tede estus vivi inter viroj;
la inferon al mi donu juĝo dia,
en ĉielo loĝu kritikisto mia.