Ebenaĵo monotona

EBENAĴO monotona,
al mi vi ne plaĉas.
Kiel bovo, cerbo homa
sur vi nur remaĉas.
Certe estas vi utila
en la stomakservo,
sed en via viv' trankvila
dormas sprito, vervo.

Ho, montegoj, rokoj krutaj
kaj arbara denso,
maroj bruaj, lagoj mutaj
servas vi por menso.
Romantiko kaj mistero
pulsas en vi arde,
vivokanton de la Tero
vi resonas arte.

La inspiro el vi fontas,
ŝprucas kreospito,
sur via sin' sin renkontas
realec' kaj mito.
Mi admiras, eĉ amegas
vin, praĉarm' varia,
ĉar vi donas, ne nur regas
per natur' pasia.