Ekstere bruas ŝtormo

EKSTERE bruas ŝtormo...
Kun trem' ĉe fremda forno
pri l' hejmo revas vagabond',
Ho, vana rev' anima,
sur vivomar' senlima
ŝipeton pelas ond' post ond'.

Li velas... velas lace
kaj vane mar' minace
averte muĝas pri l' danĝer';
ne pensas li pri l' rifoj.
La cel- kaj sentsoifoj
lin tenas firma en esper'.

Do ek! La volo spita
ja estas vel' streĉita.
Minace muĝu ŝtorma bru'!
La ŝip' de l' vagabondo
kun salt' de ond' al ondo
ne timas rifojn, velas plu.