En la arbar' silentas la maten'

EN la arbar' silentas la maten'.
Funebran psalmon tra la natur'
la spir' aŭtuna susuras nur.
Sur koraj kordoj kun sufoka prem'
stertoras kanto de l' agoni'
kaj ŝvebas zume nun ĉirkaŭ mi.

La ploran plendon portas ventomuĝ'.
Ho ve, atendas nin la vintra fin',
somero svenis, forlasis nin.
La verdo velkas, regas ftiza ruĝ',
ne eĥas gaje plu la birdotril',
sur herboj tremas larmoj mil kaj mil.

Arbar', ĉu novan vivon kredas vi
sub la falĉilo de la aŭtun'
pensante morton nur dormo nun?
Ĉu scias vi pri tuŝ' de sunradi',
mirakla kis' de l' printempa blu',
je kies varmo vi vivos plu?

Kaj tamen vibras voĉ' de l' malesper',
animon tordas aŭtuna tim',
ĉar prujna spiro ektuŝis min.
Aŭtun', vi estas mort'. La viv' somer'.
Printempa amo, ne flugu for,
ho, estu... restu en mia kor'!