En la rigardo flirtas mir'

EN la rigardo flirtas mir',
sur lipoj tremas tiklo kisa...
ĉu pro feliĉ', ĉu pro sopir'
ridetis rave Mona Lisa?

Pri la rideto de l' ĉiel'
vekiĝas en mi penso misa:
nu, ĉar ŝi estis nur model',
por mon' ridetis Mona Lisa.